Esperanta Civito

Ora jubileo de La Patrolo la 11an de majo 2019


Tazio Carlevaro, Carlo Minnaja, Nicolino Rossi kaj Giorgio Silfer, kune kun kunlaborantoj/intoj, abonantoj kaj invititoj, festos en Bolonjo sabaton 11 majo 2019 la 50an datrevenon de la fondo de la itala literatura rondo "La Patrolo" kaj la 50an jarkolekton de "Literatura Foiro". La eventon kunorganizas la Esperanto-grupo de Bolonjo "Achille Tellini 1912", prezidata de Ivan Orsini.

La aranĝo estas prioritate adresita al la itala publiko kaj itala Esperantio. Por la okazo estos antaŭpremiere projekciata la ekspozicio "La 50 jaroj de Literatura Foiro", preparata laŭ teksto de Giorgio Silfer kaj desegnoj de Giancarlo Mangini kaj Tihomir Lovriĉ. La premiero disvolviĝos en Budapeŝto, aŭtune 2019, dum la 4a Danuba Esperanto-Rendevuo.

La festa tago proponos itallingvan prelegon matene kaj esperantlingvan prezenton posttagmeze. Ĉi-lasta okazos ĉe la Esperanto-Grupo;  ĝin sekvos komuna vespermanĝo.

[HeKo 695 1-B, 8 nov 18)

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0469 s s 
  Total: 0.0597 s s