Esperanta Naturamikaro aktivas en tuta Hispanio
Andaluzio, Asturio, Katalunio en la agadplano de Esperanta Naturamikaro dum la (eĉ tuja) estonteco. Ĉi-monate delegacio de ENa renkontos la partneran institucion en Asturio, por prepari la partoprenon en projekto financata de Eŭropa Unio. La 14an de decembro tagmeze oni festos la Tagon de la Esperanta Kulturo en Malago, ĉe la naturamika Esperanto-Domo (enkonduko kaj aperitivo) kaj najbara restoracio (bankedo). La 25an de marto 2019 ekde 18h00 en la sama Domo okazos la ordinara Asembleo, sub la prezido de sen. Julio Herrero.
La tagordo de la Asembleo inkluzivas la diskuton pri projekto de Naturamika Esperanto-Semajno. Elpensite kiel semajno de subtenebla turismo, kombinite al la esperanta kulturo, ĝi disvolviĝus en urbeto de la kataluna marbordo, komence de oktobro 2020. La proponon prezentos c-ino Perla Martinelli, sekretario de ENa.
Fine de septembro 2019 ENa partoprenos en la jara konferenco de la Naturamika Internacio, kunvokita al suda Germanio.
[HeKo 695 5-B, 13 nov 18]