Esperanta Civito

Senatokonsulto pri familia juro

Hodiaŭ startas la telematika senatokonsulto pri la familia juro, laŭ leĝopropono ĵus liverita de la Verda grupo al la Konsulo. La konsulto daŭras tridek tagojn, kaj ekzamenas la detalojn de la propono, kun eventualaj amendoj fare de kiu ajn senatano. La fina diskuto kaj voĉdono okazos dum la aŭgusta sesio de la Senato en Loklo.

La leĝopropono modife kompletigas la efikon de kelkaj titoloj de la svisa civila kodo, nun subsidue referencaj ĉe la Esperanta Civito. Specife ĝi tuŝas normojn pri la civitaniĝo, la onomastiko, la geedzeco kaj la infanoj.

Por la parenca civitaniĝo fariĝas deviga (kaj atestenda per LTSEC-diplomo) la scipovo de esperanto por la edz(in)o kaj la (ge)filo(j) de civitano dezirantaj eluzi la rajton agnoskitan de la art. 9 par. 4 de la Konstitucio.

La normoj pri la familia nomo (en la svisa kodo diskriminacie favoraj al la edzo) modifiĝas kongrue al la postuloj de feminismo kaj al la efektivaj moroj en Esperantio.

La geedzeco estas redifinita laŭ la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, anstataŭ la svisa kodo. La geedza statuso (same kiel la gepatra) estas facile agnoskebla ĉe la Civito: tio necesas por startigi la procezon de parenca civitaniĝo. Apud tio, la leĝopropono enkondukas la partnerecon, kiu povas koncerni ankaŭ samseksan paron: la partnereco estas Civita kontrakto, pri kiu decidas la justica povo.

La nocio de "denaskulo" ricevas difinon, kiu estas la sama donita de direktivo Muhlemann. Enkondukiĝas distingo inter "civitanido" kaj "denaskulo", kun diversaj avantaĝoj por la infanoj kaj la familioj.

La diskutata leĝopropono fontas el la raporto Lavanchy (julio 2004), el aŭtenta interpreto de la Senato pri la art. 9 par. 4 de la Konstitucio, el la fina raporto de la esplorkomisiono Rooke (septembro 2006).

[HeKo 333 4-C, 1 jul 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0183 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.0624 s s