Esperanta Civito

Problemoj en Rumonge difektus la afrikan bildon


En Burundio du transnaciaj establoj, nome IEK (islamanoj) kaj SIPU (pacifistoj), aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito, daŭre laboras per propraj fortoj, kaj partoprenas en la organizado de la 5a Afrika Esperantologia Semajno, altiranta intelektajn aktivulojn ankaŭ el Kongolando.

Dume Asocio Nacia por Esperanto en Burundo petadas financan helpon, laŭ raporto de Manfred Westermayer, dumviva gvidanto de AVE - Asocio de Verduloj Esperantistaj. Ŝiboleta rimarko por orientiĝi: ANEB (landa asocio de UEA) uzas la vorton "Burundo", dum en la Civito la uzata vorto estas "Burundio".

En 2014 la fondumo "Esperanto en Evoluo" iniciatita de Johan Derks financis la konstruadon de Esperanto-Centro en Rumonge, urbeto sude de Buĵumburo. Laŭ raporto el la interno de UEA mem, tiu centro jam fizike kadukiĝis ene de tri jaroj. Tial s-ro Derks alvokis denove al subteno, rezulte de kiu almenaŭ la tegmento de la konstruo estas riparita.  Sed nun aldoniĝis la neceso (laŭ la Rumonge-anoj) aĉeti terenon kontraŭ 3.500 eŭroj, nur por ke eblu aliri la domon (!?).

Rumonge-ano, kiu partoprenis pasintjare la aranĝon de SIPU en Buĵumburo, raportis en bona esperanto, ke li kaj aliaj lokaj esperantistoj sentas sin neglektataj. Membroj de la Kapitulo intencas baldaŭ viziti Rumonge por konstati la efektivan situacion surloke. Ja la problemoj en Rumonge riskas damaĝi la bildon de la enlanda Esperantio, malgraŭ la seriozeco de aliaj subjektoj kaj lokoj.

[HeKo 696 5-C, 30 nov 18]
 
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0414 s s 
  Total: 0.0548 s s