Esperanta Civito

Kompleta la jarkolekto de "Heroldo" 2018 danke al KCE


Kultura Centro Esperantista kompletigis la ĉi-jaran kolekton de sia monata informilo "Heroldo de Esperanto", aĉetita el LF-koop novjartage 2018. La gazeto aperis akurate komence de ĉiu monato, foje kvarpaĝa, sed plej ofte dupaĝa, en la tradicia formato A3.

La decembra numero (2291) dediĉas la ĉefajn titolojn al la evoluo de KEFR (kun raporto pri la ALTE-konferenco en Salamanko), al la baldaŭa Afrika Esperantologia Semajno, al la karmemora Éva Farkas Tatár. Apartan atenton meritas raporto de c-ano Carlos Spinola pri KAEST kaj historia artikolo de c-ano Bill Chapman.

En la ĉefartikolo c-ano Giorgio Silfer analizas la diferencojn inter la organiza modelo de la Esperanta Civito kaj tiu de ordinara neregistara organizo.

La ceteraj tekstoj informas precipe pri la aktiveco de KCE. La gazeto estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 696 6-B, 1 dec 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0584 s s