Esperanta Civito

"Literatura babilejo" cenzuras raŭmistojn


La administrantoj de la Facebook-paĝo "Literatura babilejo" (krom eraro, s-roj Sten Johansson kaj Nicola Ruggiero) praktikas pinokjan manieron apliki cenzuron kontraŭ raŭmistoj.

Unuflanke ili lasas mistifikajn reagojn kaj oblikvajn kalumniojn, se ne alvenas protesto, kiel en la kazo de afiŝo je 20 novembro 2018 (almenaŭ ĝis hieraŭ). Aliflanke ili forigis komentarion de "ministro" Lee Miller je 2 decembro 2018, kaj tial ne publikigis la sekvan reagon de c-ino Anna Bartek, sekretario de LF-koop, senditan la postan tagon.

Jen la malfrue forigita komentario de Miller:
"Estas trafe ke tian anoncon [pri la numero 296 de "Literatura Foiro"] la Civito ne kapablas fari sen provi insulti aŭ moki alian revuon. Kvazaŭ tio iel altigas la propran (mem)estimon. Sed ĉu la anonco celas allogi legantojn? Post trakribrado de la iom komplika prozo de la anonco mem, mi efektive vidas nenion interesan al mi, kaj mi supozas al la ĝenerala legantaro en Esperantujo. Tiu numero kuŝas sur la skribotablo de ĉiu abonanto en Eŭropo. Kiom da abonantoj ekzistas, parenteze?"

Jen la cenzurita komuniko, subskribita Anna Bartek nome de LF-koop:
"Kiel estas skribite en la HeKomuniko [29 novembro 2018], la revuon Literatura Foiro posedas, eldonas kaj administras la entrepreno LF-koop. De usonano oni rajtus atendi ke li kapablas distingi inter Teksaso kaj la tuta Ameriko, kaj tial ne konfuzi unu paktintan establon kun la tuta konsorcio (la Esperanta Civito). Sed de persono kiu kutimas havi la vorton <sterko> en sia buŝo, oni vane atendus ke li kapablas distingi inter simpla informo kaj insulto. Por klarigo al leksika handikapulo: insulto aŭ moko estus se, metante la kovrilon de la junia Beletra Almanako apud tiun de la decembra Literatura Foiro, oni skribus la sloganon: De simio al dekameronaj damoj: ĉu Darwin pravas pri niaj kulturaj revuoj? -- sed fakte en tiu kazo pli konvenus la radiko sarkasm-... Insulto estus skribi: Beletra Al-makako".

Se la forigo de la komentario de Lee Miller signifus ke li ne plu rajtas komentarii en "Literatura babilejo" entute, la afero aspektus tamen tute alie.

Kiel anoncate en la kolofono de ĉi tiu retagentejo, sed konstante ignorate de antiraŭmistoj, la HeKomunikoj markitaj per B estas gazetaraj komunikoj sub la responso de paktinta establo.

[HeKo 696 8-B, 4 dec 18]

Kultura Centro Esperantista komentarias:
Lee Miller afiŝis vomigan tekston kontraŭ TEJO kaj KCE la pasintan jaron, rilate la Junulara Artan Renkonton Transnacian en Esperanto. Tiam li (kaj aliaj du personoj) estis registritaj kiel rifuzotaj en kazo de aliĝo al la aranĝo. Li estas do "persona non grata" ĉe Kultura Centro Esperantista, sed ankoraŭ ne ĉe la Esperanta Civito. La prokraston kaŭzis du konsideroj: a) li ne meritas reklamon (opinio de la tuta Kapitulo); b) se li estas fakulo pri gesta lingvo por surdmutuloj, lia kompetento povas esti utila por la esperanta popolo (opinio nur de la tiama Vickonsulo, Giorgio Silfer -- eble ambaŭeĝa...).

Nicola Ruggiero komentarias:
La administrantoj de tiu ĉi grupo (ne paĝo, sed grupo) estas mi, Nicola Ruggiero, kaj Suso Moinhos. Ĝis nun ni neniun cenzuris kaj ne planas tion fari. Ni emfazas ke tiu ĉi estas grupo por paroli pri literaturo (eĉ laŭ vasta difino de ĝi) kaj ni volas ke diskuto okazu sen personaj insultoj sed per argumentoj. Samtempe, ni esperas ke homoj fine komprenu kiel funkcias Facebook. Foje okazas ke homo "blokis" alian homon kaj ĉi lasta ne rajtas vidi ties afiŝojn kaj komentojn, aŭ tiu homo forigis mem sian propran afiŝon aŭ komenton tiel forigante ankaŭ la subkomentojn. Pri tio ni administrantoj rajtas fari nenion.
 
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0642 s s 
  Total: 0.0783 s s