Esperanta Civito

Hispanio: smeralda jubileo tamen opaka


Morgaŭ Hispanio celebros la 40an datrevenon de la referenduma aprobo pri la nuna Konstitucio. Tri jarojn post la morto de Francisco Franco, en decembro 1978 jure kaj formale komenciĝis nova epoko. Politike ĝi estis jam ekinta en la antaŭa jaro, per la unuaj demokrataj elektoj al la Parlamento kaj la registaro de Adolfo Suarez, kiun mentoris eksterordinara (bedaŭrinde forgesita) virino: Carmen Díez de Rivera. 

La smeralda jubileo ŝajnas tamen opaka: la situacio fariĝas politike pli kaj pli komplika, ekonomie pli kaj pli malfacila. Antaŭ kvardek jaroj la transiron al plena demokratio favoris tri faktoroj kiuj ne plu ekzistas: a) la ĝenerala intensa deziro progresi; b) tre valoraj personecoj, tiel dekstre kiel maldekstre; c) efektiva politika dupoluseco. Hodiaŭ Hispanio drivas kun daŭre minoritataj registaroj, kiuj ne povas havi la prestiĝon, interalie, por adekvate solvi la katalunan demandon kaj fine rekuperi Ĝibraltaron, ludante en Eŭropo pli gravan rolon ol tiun de deŭteragonisto.

La politika panoramo estas tre fragmentita, kaj sur la horizonto nete profiliĝas la kresko de nova falangismo, kun la danĝero ke la du ekstremaj aloj pli kaj pli distanciĝos, kiel en la 1930aj. Estas vere ke la socio intertempe sekulariĝis (almenaŭ relative) kaj la demokratio aspektas pli enradikiĝinta -- interalie neniu sendependisto kontraŭas Eŭropan Union; sed la stato de la ekonomio ne influas pozitive al la nuna demokratio, kies bildon ĉe la internacia komunumo vundis la eraroj en la mastrumado de la kataluna krizo.

Ĉi tiu Konstitucio plurloke avangardis: pli modernan formulon por lingva politiko ol estas tiu fikisita de la artikolo 3, eĉ nun mi ne vidas, ekzemple. Bedaŭrinde Hispanio ne trovis en si la forton por fari pli kuraĝan paŝon: la transiro al federisma monarkio. La eksperimento kiun antaŭ cento da jaroj vane aŭguris Blas Infante en Andaluzio, unuflanke, aŭ kiu frue abortis pro du Browning-kugloj en Sarajevo, aliflanke, povus sukcesi en la XXI jarcento ĝuste en Hispanio, se ekzistus la taŭgaj homoj.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 696 9-E, 5 dec 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0207 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.0648 s s