Esperanta Civito

Mortis Gianfranco Molle, la animo de la Roma skolo

Gianfranco Molle (1950[<1975]-2018), la plej fama artisto en la roma skolo de la esperanto-kanzono,  forpasis ĉi-matene. Filo de vilaĝestro kaj de elementa instruistino, kiel junulo li interesiĝis pri nia lingvo koincide kun civilserva iniciato de TEJO ĝuste en Roccasecca (kie naskiĝis, krom li, alia grava muzikisto: Severino Gazzelloni). Li kreskis en la esperanta medio (parte ĉefurba parte provinca) kie plej aktivis Renato Corsetti kun siaj tiamaj bofamilianoj, Mauro La Torre, Giulio Cappa. La patro esperis por li juristan karieron, sed li preferis instrui solfeĝon, komponi kaj kanti.

Dum jardeko li estis la plej fama esperanto-kanzonisto, ekde la unua kasedo "La vojo" (eldonis La Nuova Frontiera) en 1977. Lin karakterizis granda empatio kun ĉiuj artistoj kaj intelektuloj en Esperantio: kun pluraj li kunlaboris (ekzemple akompanante, kun gitaristo Paolo Piccirilli, Olivieron Tzaut por lia dua disko, "Karnavaleto", kaj Claude Piron por sukcesa kasedo, ambaŭ eldonitaj de LF-koop), kelkajn li mentoris (ekzemple Marcella Fasani, Suzana [Castelviva], Guido Brandenburg), poetojn li muzikigis (ekzemple "La poezio de La Patrolo", 1980). Kun LF-koop li aktivis ankaŭ por "Esperanta Songazeto" kaj en pluraj turneoj, de Klermonto ĝis Varno, de Milano ĝis Helsinko.

La repertuaro de Ĝanfranko estis pli traduka ol originala, kun speciala atento al la protestaj kantoj, unuflanke, kaj la itala aŭtorkanzono (ekzemple de Guccini kaj De André) aliflanke. Li precipe muzikigis alies tekstojn, sed lasis al ni almenaŭ tute propran juveleton: "Viki scias" (aŭskulteblan en ESG 5 kaj legeblan en "Literatura Foiro").

Post la edziĝo kaj sindediĉo al informadika komerco, li reaperis sur scenejo fine de la jarcento, kvankam sporade, pro malsano. Li partoprenis en lokaj kulturaj kaj politikaj iniciatoj, ankaŭ kiel aprezata publicisto. Modestajn sed rutine gravajn taskojn li akceptis en Itala Esperanto-Federacio, ĝis sia morto.

Kooperativo de Literatura Foiro profunde kondolencas.

[HeKo 697 2-B, 8 dec 18]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0418 s s 
  Total: 0.0565 s s