Esperanta Civito

Diamanta jubileo de Bulgara Esperanto-Teatro

Morgaŭ en Sofio oni festos la 60-jariĝon de Bulgara Esperanto-Teatro, al kiu "Literatura Foiro" dediĉis ĉiun kovropaĝon de la jarkolekto 2008, tiu de la ora jubileo. Tiuokaze en la n-ro 231 (februaro) Ljubomir Trifonĉovski longe intervjuis Belka Beleva, kiu revuis duonan jarcenton da aktiveco.

BET debutis en Sofio 15 majo 1958, per la prezento de elbulgarigitaj poemoj kaj unuaktaĵoj. En la ensemblo elstaris Anani Anev, Belka Beleva kaj Kiril Draĵev. Ilia strategio celis prezenti perlojn de mondliteraturo, teorie jam konatajn nacilingve de la plej vasta (do krokodila) publiko.

Kvankam malofte, ilia repertuaro tamen inkluzivis ankaŭ aŭtorojn originalajn en esperanto, precipe Marjorie Boulton kaj Giorgio Silfer. Ĉi-lasta eble estas la sola kiu verkis dramon por BET laŭ inspiro de la geaktoroj mem: "La vorta klaso" (1997), kun Veneta Zyumbyuleva kiel primadono kaj Teo Yurukov kiel reĝisoro. La dramo ekzistas ankaŭ son- kaj vidbende, mendeble ĉe LF-koop.

La antaŭan jaron la du ĵus menciitaj, plus Belka Beleva kaj Luna Davidova, atutis en Prago dum Universala Kongreso per "Triptiko" de Silfer (ankaŭ sonbende mendebla, tamen per alies voĉoj: Alessandro Beltramini, Judit Felszeghy, Perla Martinelli, Jaqueline Vasserot).

[HeKo 697 6-B, 12 dec 18]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0473 s s 
  Total: 0.0621 s s