Esperanta Civito

La afrika seanco de la parlamenta sesio


La Parlamento de la Esperanta Civito kunvenis hodiaŭ en Buĵumburo (Burundio), por plenumi la unuan seancon de la sesio kiu daŭros en Salo' (Italio) per dua seanco en majo 2019.

El la du branĉoj, la Senato ne kunsidis, ĉar la Konsulo konstatis la foreston de la opozicio kaj preferis prokrasti la tutan sesion ĝis majo. Male, la Forumo regule kunvenis, en ĉeesto de ĉiuj paktintaj establoj en Afriko (escepte de unu, en Madagaskaro) kaj de du eŭropaj: LF-koop kaj KCE.

La asembleo de la paktintoj konsultiĝis pri la eventuala aktualigo de la direktivo Mühlemann pri la Lingvotesta Sistemo, laŭ komenca rimarko pri la bezono etendi ĝin ankaŭ al ne plenkreskuloj (laŭ nuna limigo de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco). La konsultiĝo ampleksis ankaŭ aliajn detalojn, kun enfokusiĝo pri la situacio en la afrika Esperantio.

El tio fontis la orientiĝo starigi en Buĵumburo partneron de Kultura Centro Esperantista, por zorgi pri LTSEC kaj aliaj iniciatoj aŭ servoj (unuavice AfrES - Afrika Esperantologia Semajno), komence en la areo ĉirkaŭ la lago Tanganiko, kaj perspektive en la tuta Afriko. La Forumo lokalizis en la ĝis nun ne aktiva, sed jure registrita, Afrika Esperanto-Instituto, la koncernan partneron, kio evidente signifas modifojn en la statuto de AEI, por ke ĝi povu esti "la KCE de Afriko".

Spegule al tiu orientiĝo, ekestis la rekomendo doni al la ĉefurbo de Burundio la prioritaton por la starigo de Esperanto-Domo. Tio signifas ke, laŭ la volo de afrikanoj mem, la projekto de SIPU en Nyanza-Lac (Burundio), same kiel aliaj projektoj aliloke, ne estas prioritataj por la Esperanta Civito, kompare kun la ĵus skizita.

En la prospektorado por la Esperanto-Domo en Buĵumburo estos engaĝitaj gecivitanoj el SIPU, IEK kaj KCE.

(HeKo 698 6-C, 31 dec 18)


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0157 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0437 s s 
  Total: 0.0595 s s