Esperanta Civito

Sukcesa 5a Afrika Esperantologia Semajno


Finiĝis hodiaŭ en Burundio sukcesa Afrika Esperantologia Semajno, la kvina organizita de Kultura Centro Esperantista (ekde la unua en Togolando, 2005), sub la aŭspicio de la Esperanta Civito. Al tiuj kvin aranĝoj, en dek tri jaroj, necesas aldoni du seminariojn, dum la Afrikaj Kongresoj de Esperanto 2016 kaj 2017.

Asiduaj partoprenintoj dum matenaj kaj posttagmezaj studhoroj estis gec-anoj Annas Ahishakiye (IEK), Abdoulrahman Bukuru (IEK), Ada Florence Iracadukunda (SIPU), Aboubakar Irakoze (IEK), Lucien Kagina (SIPU), Espoir Kasati (UEDU), Mbomba Kuluba (UEDU), Sylvestre Mugombekere (UEDU), Hindu Mujawimana (IEK), Ramazani Najira (UEDU), Frederiko Nimubona (SIPU), Abraham Niyonkuru (IEK), Abasi Nshimirimana (IEK). Kelkaj submetis sin ankaŭ al lingvotestado.

La asidueco efikos pozitive por iliaj karieroj en Esperantio. Respektive negativa povus esti la influo de la malasidueco, precipe se ne temas pri sporada partopreno, sed eĉ pri nepartopreno sen senkulpiĝo.

La 5a AfrES firmigis en la tanganika areo kernon de aktivuloj por la esperanta popolo kaj la esperanta kulturo.

(HeKo 698 8-B, 2 jan 19)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0979 s s 
  Total: 0.1107 s s