Esperanta Civito

La estona kazo en la PEN-mondkongreso


Laŭ invito de la prezidantino, Kata Kulavkova, hodiaŭ la delegito de la Esperanta PEN prezentis al la Komitato pri Tradukado kaj Lingvaj Rajtoj dum la PEN-mondkongreso en Dakaro tion, kion oni nomas "la estona kazo".

Pro la lingvoleĝo en Estonio (sed simile ankaŭ en aliaj baltaj respublikoj) la ruslingva minoritato suferas pro lingva diskriminacio. UN, Konsilio de Eŭropo kaj Amnestio Internacia interesiĝas pri la kazo. Tamen c-ano Giorgio Silfer ne limiĝis je la ekzemplo: li kaptis la okazon por altiri la atenton de la komitato al la novaĵo de deviga lingvokono por akiri la ŝtatanecon en diversaj landoj de Eŭropa Unio. Interalie tio donis la okazon unuafoje trakti, dum la PEN-kongreso, la nocion de "ius sermonis".

La raporto estis transdonita al la Buroo por plia traktado.

[HeKo 333 8-B, 6 jul 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0157 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0599 s s