Esperanta Civito

La redakcio fermis la februaran numeron de LF


En sia hieraŭa skajpa kunveno la redakcio de "Literatura Foiro" donis definitivan indekson al la februara numero de la revuo, kiu eniras per ĝi sian kvindekan jarkolekton. La oran jubileon honoros la dorskovriloj, dum la kovriloj en 2019 estos inspiritaj per la Internacia Jaro de la Indiĝenaj Lingvoj.

En la stabo, al la kvar redaktoroj (gec-anoj Conde Rey pri kino, Carlo Minnaja pri recenzoj, Fernando Pita pri lingvistiko, Giorgio Silfer pri teatro) aldoniĝas nova provlegisto (s-ro Andres Bickel), por apogi la nunan ĉefredaktoron, c-inon Perla Martinelli. Dum la kunveno ŝi memorigis ke ŝia ofico inkluzivas prioritate la serĉadon de nova ĉefredaktoro.

Ekde nun la redakcio kunvenos ĉiumonate, ne nur ĉiun duan monaton. Kaj okazos ne nur virtualaj, sed ankaŭ realaj kunvenoj kun fizika alesto de la plejmulto, ekzemple en Ĉaŭdefono meze de aprilo, kun ĉiuj redaktoroj (escepte de c-ano Pita) kaj aliaj kunlaborantoj.

(HeKo 699 7-B, 12 jan 19)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0583 s s