Esperanta Civito

Literatura Foiro

Kultura revuo en esperanto, fondita de la literatura rondo "La Patrolo" en Milano, 1970. De tiam LF aperas regule ĉiun duan monaton (en 1987 pli ofte), kaj atingis la 298an numeron en aprilo 2019. La ĉefredaktoroj de LF estas: Giorgio Silfer (1970-1980), Perla Martinelli (1980-1995), Ljubomir Trifonĉovski (1996-2013), Carlo Minnaja (2014), Zlatoje Martinov (2015-2018) kaj ree Perla Martinelli en 2019. La revuo apartenas al la eldonejo Kooperativo de Literatura Foiro, jure registrita en Svislando, 1980.

Literatura Foiro estas delonge la plej kontinua kaj fakte la plej influa kultura revuo en esperanto: kaj la plej vivopova, tial ke neniu literatura kaj kultura revuo en nia lingvo superis tridek (nun jam la kvindekan!) jarkolektojn senhalte.

Kiel organo de Esperanta PEN-Centro ekde 1991, LF kunigas la plej interesajn verkistojn kaj publicistojn. Samtempe LF estas unu el la referencoj de opinimovado (raŭmismo) kiu kondukis al la Pakto por la Esperanta Civito.

La revuo gastigas precipe beletron, sed plie muzikon, teatron, kinon, sociologion, (plan)lingvistikon, kulturpolitikon.

Abonebla per rekta mendo al <lf-koop ĉe esperantio.net> kaj tra la plej bonaj perantaj servoj en Esperantio (se tra UEA, ĝiri rekte de sia konto al la konto lfoi-i, informante la eldonejon). Poŝta adreso de LF-koop: Avenue Leopold-Robert 13, CH-2300 La Chau x-de-Fonds.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0579 s s