Esperanta Civito

Kreskas la reputacio de esperanto tra PEN


Dum interne de UEA en Eŭropo oni preparas sin al la "fina venko" pafante unu kontraŭ la alia (post la kapo de Marija Belošević nun la kroata landa asocio petas ankaŭ la kapojn de la elekta komisiono: Edwige Tantin Ackermann, Istvàn Ertl kaj aliaj), en Afriko raŭmistoj serioze laboras por kreskigi la reputacion de esperanto ĉe la mondkongreso de la verkistaro. Jen kelkaj rezultoj.

La traduko al esperanto de la poemo "Junio", aŭtorita de la ĉina Ŝi Taŭ, fare de c-ano Giorgio Silfer, estas taksita kiel la plej bona, kompare kun tiuj al la angla, franca, hispana, germana, itala kaj sveda, pro fidelo al la enhavo kaj adhero al la ritmo, okaze de internacia poezia vespero. Tio vekis grandan atenton pri la poezieco de nia lingvo mem: nia dua PEN-delegitino devis respondi al multaj demandoj pri esperanto kaj ĝia strukturo.

En la verkistina komitato c-ino Marie-France Conde Rey prezentis la kolekton de "Femina", la revuo ĉefredaktata de c-ino Perla Martinelli, vekante admiron pri la laboro plenumita de esperantaj verkistinoj. La prezidantino de la komitato petis tuj liveri resumojn en la PEN-laborlingvoj, por ke estu eĥo en la organo. Pluraj verkistinoj, precipe el Afriko, volonte lasas sin intervjui. Unu el ili, Zenaib Koutmandio Diallo, sin proponis por enkonduki la kandidatecon de Giorgio Silfer kiel internacia sekretario ĉe la baldaŭa baloto.

Hodiaŭ okazis publika konfrontiĝo de la tri kandidatoj al la internacia sekretarieco, kun demandoj de la publiko: respondis Sylvestre Clancier (franca), Eugene Schoulgin (norvega) kaj Giorgio Silfer (esperanta). Nia kandidato estas la sola kiu kapablas uzi pli ol unu laborlingvon (fakte ĉiujn tri) kaj donis tre pozitivan impreson pri sia programo. C-ano Silfer emfazis ke li ne estus la sekretario de la centralismo, sed de la federismo, kiel organiza principo, des pli ke tio pli garantias la unikecon de PEN-Klubo, kies centroj reprezentas ne naciŝtatojn, sed literaturojn. Laŭ Silfer la restrukturigo de PEN, kiu daŭras jam jardekon, kaŭzis malfruon en la ĉeesto de la verkistaro ene de la respondo bezonata kontraŭ ne humana globalismo.

La plej forta kandidato restas ĉiukaze Eugene Schoulgin, veterano de la potenca Komitato pri verkistoj en prizono. Des pli ke la kandidatiĝo de Clancier, taktike misa, perdigos voĉojn al Silfer. Sed almenaŭ la publiko konstatis ke la plej transnacia kulture kaj organize estas la esperanta kandidato.

[HeKo 333 9-B, 8 jul 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0185 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0724 s s 
  Total: 0.0910 s s