Esperanta Civito

Forpasis civitanino Paola Gozzi Gorini


Itala Interlingvistika Centro bedaŭras anonci la forpason de profesorino Paola Gozzi Gorini, dojeno de la itala esperantistaro. Ŝia lasta spiro okazis hieraŭ en Mantuo. Laŭ gazetara komuniko ŝi estis 101-jaraĝa, sed laŭ la Registra Instanco ŝi naskiĝis en 1922. La esperantan civitanecon ŝi petis en 2002.

C-ino Gozzi Gorini eklernis nian lingvon en 1980 (la jaro de Raŭmo) kaj rapide atingis altan nivelon. En Mantuo ŝi fariĝis la plej grava kaj sindonema esperanto-instruistino: ŝia granda apartamento funkciis kvazaŭ kulturcentro.

En sia loĝurbo ŝi estis konata kaj estimata intelektulino. Profesorino pri beletristiko, ŝi aŭtoris interalie tre valoran krestomation por la meza lernejo. Fama estis ankaŭ ŝia edzo, el kiu ŝi vidviniĝis antaŭ trideko da jaroj: li mem rolis protagonisme en pentrarto, specife en la tradicia skolo de la "mantua klarismo".

De pluraj jaroj ŝi vivis preskaŭ senmova post apopleksio, sed kun tre lucida menso.

Kondolence aliĝas la instancoj de la Esperanta Civito, la paktintaj establoj Literatura Foiro, LF-koop, Esperanta PEN-Centro kaj Kultura Centro Esperantista, kaj persone gec-anoj Perla Martinelli, Giorgio Silfer kaj Lorena Bellotti. Ĉi-lasta lernis de ŝi nian lingvon.

(HeKo 700 5-B, 22 jan 19)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0647 s s 
  Total: 0.0795 s s