Esperanta Civito

La kataluna demando trafis PEN Internacian


La Nobel-laŭreato kaj prezidinto de PEN Internacia, Mario Vargas Llosa, hodiaŭ proteste eksiĝis de la plej grava monda asocio de verkistoj.

Vargas Llosa jam alprenis publikan pozicion antaŭ tri tagoj kontraŭ la PEN-Centro en Nov-Jorko, pro ties deklaro subtena al la kataluna sendependismo. Dua deklaro favora al du membroj de la Kataluna PEN, ambaŭ de kelka tempo en preventa mallibero, kaŭzis la nunan eksiĝon. Tiun duan deklaron subskribis la PEN-centroj argentina, kanada, kataluna, kroata, skota, slovena, estona, hondurasa, meksika, portugala, kebekia, rusa, romanda, franca, usona, vaska, kun la subteno de la internacia prezidantino, Jennifer Clement, kaj de la ĝenerala direktoro, Carles Torner. Ĉi-lastaj ĵus vizitis solidareme la du malliberajn verkistojn.

C-ano Giorgio Silfer, delegito de la esperanto-centro ĉe la internacia Asembleo, precizigas ke "el PEN Internacia venis nur interna komuniko pri la deklaro kiu kaŭzis la protestan eksiĝon; nome neniu petis nian subskribon kaj tial nia Komitato, prezidata de c-ano Walter Zelazny, ne povis decidi prie".

Nia kandidato al la literatura Nobelo bedaŭras ke Vargas Llosa ne petis, kiel prezidinto, urĝan kunvokon de la internacia estraro, por tie levi la demandon, antaŭ ol publike eksiĝi kaj tiel reklami la du deklarojn, kiuj probable ricevus minimuman atenton sen lia reklamo.

(HeKo 700 6-B, 23 jan 19)


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0420 s s 
  Total: 0.0565 s s