Esperanta Civito

Forpasis Jarl Hammarberg, aŭtente eksperimenta poeto


Unu el niaj plej aŭtente eksperimentaj poetoj, Jarl Hammarberg, forpasis hodiaŭ en Gotenburgo. Laŭreato per "La Verko de la Jaro", membro de la Esperanta PEN, Jarlo Martelmonto aktivis ankaŭ politike, estante dum du mandatoj senatano de la Esperanta Civito.

Lian vivon tiel resumis loka gazeto en Svedio:
"Li debutis en 1964 per 'Bord, duka er' (Tabloj, por manĝ' pretiĝu) kaj li tuj famiĝis kiel konkretisma poeto. Li verkis tridekon da libroj, el kiuj kelkaj kune kun sia unua edzino Sonja Åkesson. Li ankaŭ verkis en esperanto kaj por teatro."

"En 1965 li estis kondamnita al karcero pro ribelo. Li estis pacifisto kaj interalie respondecis pri afiŝo kun la teksto "Rifuzu mortigi - rifuzu soldatservi". Li mortis 78-jara."

Legu pli en Literatura Foiro

(HeKo 700 9-B, 26 jan 19)

Kondolencas
Giorgio Silfer, Konsulo de la Esperanta Civito
Bertil Nilsson, norda legacio de la Esperanta Civito
Anna Bartek, vicprezidanto de Fajszi Amika Rondo
Perla Martinelli, prezidanto de Kultura Centro Esperantista
Marie-France Conde Rey, prezidanto de LF-koop
Walter Zelazny, prezidanto de Esperanta PEN-Centro
la redakcio de "Literatura Foiro"

 
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0163 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0451 s s 
  Total: 0.0615 s s