Esperanta Civito

UEA pri UN kaj Unesko inter Lapenna kaj Tonkin


Lastatempa gazetara komuniko de Universala Esperanto-Asocio resumas la staton de la rilatoj inter la asocio kaj la ĉefaj internaciaj organizoj.

La kontaktoj inter UEA kaj UN komenciĝis jam en la 1920aj, kiam Edmond Privat manovris ĉe Ligo de Nacioj, kun la celo aprobigi rezolucion kiu enkonduku esperanton lernejen, ne por ŝpari kostojn pri tradukado (nek por aldoni nian lingvon al la du tiam oficialaj) sed por stimuli la edukadon al la paco, laŭ la principoj de LdN. La iniciato fiaskis precipe pro la opozicio de Francio.

Similan strategion aplikis Ivo Lapenna, ĉi-foje turnitan precipe al Unesko. Rezultis la rezolucio de Montevideo en 1954, sed poste la fiasko de la petskribo ĉe UN en 1968. Post la retiriĝo de Lapenna UEA daŭrigis laŭ la sama linio dum la prezido de Humphrey Tonkin: el tio rezultis konfirmo pri Montevideo, per la rezolucio de Sofio en 1985.

La strategio tamen modifiĝis en la dua jarcento de nia lingvo. UEA ne plu celis varbi la internaciajn organizojn al desupra enkonduko de esperanto, aŭ protesti pri la kostoj de tradukado kaj interpretado. La asocio klopodis navigi en la maro de la diversaj NROj en konsultaj rilatoj, enirante interalie EKOSOK kaj KONGO. Paralele aktivis TEJO sur la sama internacia nivelo. Al la konstanta frustracio pro la neadopto de esperanto sekvis diplomatia laboro por aprezigi ne la lingvon mem, sed la asocio(j)n ene de la UN-familio. El tio rezultis jen portempa prezido, jen fojfoja saluto de ĝenerala direktoro, jen la esperantigo de "Unesko-kuriero". Plej grave, rezultis certa subordiĝo de UEA (kaj TEJO) al UN kaj Unesko, tiel ke ekzemple ili agnoskus novan landan asocion nur se UN mem agnoskus la ekziston de la nova koncerna ŝtato.

La pozicio de la Esperanta Civito rilate al UN estas alia. Same kiel SAT, ĝi konsideras ĝin sindikato de naciŝtatoj, do kun negativa inklino. Por SAT, ĉar (precipe se temas pri anarkiistoj) la naciŝtatoj estas io esence malbona; por la Civito, ĉar UN kaj Unesko ne reprezentas amason da popoloj (tial la Civito estas observanto ĉe UNPO kaj ĉe mondialistaj UN-reformemaj subjektoj).

Eblas komunaj terenoj de agado: ekzemple la lingva biodiverseco kaj la lingvaj rajtoj. Sed intertempe okazis jam precizaj elektoj: ekzemple por la Esperanta Civito gravas la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj, dum UEA (kaj TEJO) ĝis nun ignoris ĝin. Tial probable la Civito daŭrigos aŭtonome sian engaĝon tiurilate.

(HeKo 701 1-A, 28 jan 19)
 
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0528 s s 
  Total: 0.0674 s s