Esperanta Civito

Teatro en esperanto por meksika publiko


La 27an de septembro 1896 dramo de Lev Tolstoj, malpermesita de la cara cenzuro, estis prezentita en Smolensko. Temis pri la unua teatraĵo en esperanto. Naskite kiel traduka kaj samizdata teatro, la originala dramaturgio en esperanto disvolviĝis tra pli ol jarcento ĝis sia ĉefa nuntempa aŭtoro, Giorgio Silfer, kiun la Lernejo de Verkistoj en Meksiko invitis hodiaŭ al prelego en la hispana, kun enkonduko de Julio Bravo.

C-ano Silfer rimarkigis ke, trans poezio kaj prozo, la esperanta kulturo evoluis iel paradokse laŭ la koncernaj rimedoj: gravis la radio dum preskaŭ ne ekzistis la televizio; apenaŭ aktivis kinematografio, dum teatro estis fundamenta. Kaj ĝuste radiofonia teatro trovis eminentajn sezonojn, unuavice per la Verda Stacio en la Ĉeĥio de la 1930aj, ĝis la Esperanta Songazeto de la 1980aj kaj 1990aj.

La preleganto parolis pri niaj plej gravaj ĝenroj en la esperanta teatro, ekde la kabareto, kun sia plej brila epoko en Parizo kaj Budapeŝto dum la 1920aj kaj 1930aj. La aŭskultantaro tamen deziris koni pli bone la ĝenrojn kiujn li mem enkondukis en Esperantion, ekzemple la kamiŝibajon: tial li parolis pri sia kontribuo, per Albaniva, Karmezina, Gvendolena, kiuj interalie signifas plenan reformuladon de famaj fabeloj de fratoj Grimm.

Konstanto en la Silfera teatro estas la ĉeesto de esperanto, ne nur kiel rekvizito: la lingvo necesas por la dramo mem, ekde "Doktoro Rosales" (kun la postulo de samtempa interpretado dum proceso al fremdulo elektinta esperanton, 1974), tra la kongresa renkonto en "Triptiko" (1995) aŭ la satira absurdo de "La vorta klaso" (1997), ĝis la realismo de "La familio de Anto Speri" (2003), kies prezento en Usono estis malrekomendita ĉar malkongrua kun la principoj pri familio en la tiea makrosocio... (sed ĝi estis tre aplaŭdita dum la Katolika Esperanto-Kongreso en Eŭropo).

(HeKo 703 2-B, 7 mar 19)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0192 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.0642 s s