Esperanta Civito

Italaj naturamikoj rezignas pri flaŭrista semajno


La italaj kunorganizantoj de la Semajno pri Oficinalaj Plantoj, planita en la Naturamika Domo de Monto Baldo (provinco de Verono), subite rezignis pri la aranĝo "pro personaj problemoj". Efektive ili devintus nur trovi la instruonton, ĉar la strukturo jam pretas, kaj deko da esperantlingvaj naturamikoj jam aliĝis (eĉ el Japanio).

Konsekvence Esperanta Naturamikaro transformas la aranĝon al kunrestado de alternativa turismo ĉe la Garda Lago, 19-23 majo 2019, kun bazo en apartamentoj situantaj en Salo'. La kunrestadon sekvos samurbe la parlamenta sesio de la Esperanta Civito (24 majo 2019), kaj la itala interlingvistika seminario organizita de la privata lernejo LEST (25 majo).

Ankaŭ la Asembleo de Esperanta PEN-Centro okazos en Salo', la 24an de majo je 17h00.

Ni memorigas ke la ĝenerala Asembleo de Esperanta Naturamikaro estas kunvokita al Malago (Hispanio), 23 marto 2019 je 18h00.

(HeKo 703 4-B, 10 mar 19)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0755 s s 
  Total: 0.0891 s s