Esperanta Civito

Kiu kulpus pro kvante fiaska UK 2019?


La kvara Universala Kongreso en Finnlando estos certe la plej malgranda, kompare kun tiuj en 1922, 1969 kaj 1995. Ĝis hodiaŭ aliĝis nur 666 personoj (hazarde, la nombro de la diabla besto), dum ekzemple UK en Islando atingis 785 aliĝojn je 15 marto 2013, kaj sume registris 1.034 nomojn.

Laŭ publika aserto de Osmo Buller, kulpus la plialtigo de la kongresaj kotizoj, kombinita al la radikala plialtigo de membrokotizoj por la pli riĉaj landoj: "la senteblaj plialtigoj de ambaŭ specoj de kotizoj subfosas la aliĝemon al la UK en Lahtio", li deklaris al la Komitato, konkludante ke "la nuna sistemo vere estis mispaŝo".

Kutime multnombra UK signifas plimultiĝon de la UEA-membraro, kaj inverse se okazas la malo. Malpli ol milopa kongreso kuntrenus malkreskon de la membraro, kaj konsekvence altigon de la deficito en la jara spezkalkulo.  Espereble tio ne okazos.

(HeKo 703 6-A, 12 mar 19)


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0399 s s 
  Total: 0.0534 s s