Esperanta Civito

Nur tri beletraj verkistoj en la Akademio de Esperanto


En sia pli ol centdek-jara historio la Akademio de Esperanto neniam estis tiom snobata de beletraj verkistoj. Neniu membro de la Esperanta PEN sidas en ĝi, escepte de prof. Carlo Minnaja, kiu tamen estas ankaŭ membro de la Akademio Literatura de Esperanto. De ĉi-lasta, krom c-ano Minnaja, sidas en AdE nur ges-roj Gerrit Berveling kaj Barbara Pietrzak.

Verdire oni rajtas profunde dubi pri s-ino Pietrzak kiel beletristino, sed kompense romanistino Anna Löwenstein, kiu membras nek en PEN nek en ALE, sidas en AdE. La situacio katastrofas ankaŭ rilate al virinoj: ili restas nur kvin el kvardek kvar; tamen pli da virinoj ol beletraj verkistoj entute.

Samtempe ĉesis aperi la revuo "Esperantologio / Esperanto Studies". Ĝi ne estis oficiala periodaĵo de AdE, sed sub la ĉefredaktado de ties prezidanto (nun eksakademiano Christer Kiselman) ĝi iel rolis kiel montrofenestro por la institucio.

Kien iras ĉi tiu akademio? Kio ĝi fariĝis? La respondo venos post la ĵusa renovigo de la akademia triono.

(HeKo 703 7-A, 13 mar 19)

C-ano Carlo Minnaja komentarias:
En ALE kiel honora membro kaj en la Akademio sidas ankaŭ Probal Dasgupta. Krome al ambaŭ apartenas Ma, Rao kaj Kolker.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0645 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0474 s s 
  Total: 0.1119 s s