Esperanta Civito

Presata la aprila numero (298) de "Literatura Foiro"


Ĉiam tre akurate, "Literatura Foiro" atingis la duan numeron de sia 50a jarkolekto, la aprilan de 2019 (298). Mankas nur du numeroj ĝis la tricenta, kaj ene de du jaroj ĝi superos la solan rekordon kiu ankoraŭ mankas al LF kiel kultura revuo en esperanto: la nombro da eldonitaj numeroj ("Fonto" atingis 312). Paralele akuratas alia kultura revuo, "La Gazeto" (eldonas OSIEK); dum "Beletra Almanako" (eldonas Mondial) malfruas du numerojn, do ok monatojn (lastis la junia 2018, aperinta en aŭtuno).

LF 298 estas enhave plej interkontinenta: multo pri Ameriko (la kovrilo estas dediĉita al la meksikaj lingvoj, okaze de la Internacia Jaro de la Indiĝenaj Lingvoj), pluro pri Azio (speciale la islama civilizo), rimarkinde pri Afriko, kaj kompreneble Eŭropo.

Poezio proponas du ĉinajn aŭtorojn: la konata Mao Zifu kaj la preskaŭ nekonata Jado. Sed gravas ankaŭ la originalaj hajkoj de Elena Popova (rusino vivanta en Bulgario), kaj bela omaĝo de Leif Nordenstorm al Jarlo Martelmonto.

Prozo ne abundas: nur krokizo de Tiberio Madonna kaj specimeno el Yolanda Oreamuno (tradukita de Perla Martinelli). Kompense gravas la eseoj de Fabrizio Pennacchietti pri la persa kulturo kaj de Davide Astori omaĝe al la traduko de la Nobla Korano fare de Italo Chiussi (1969). Kaj gravas la rubriko pri teatro: Giorgio Silfer recenzas prezenton de "La Vortaro" (de Manuel Calzada Pérez), kies protagonistinon intervjuas Perla Martinelli, plus la unua originala dramo en esperanto pri tute afrika temo -- "Mira, Jusefo kaj la gardeloj" de Giorgio Silfer.

La feminaj paĝoj donas spacon  al la Oka de Marto, en Eŭropo (Marie-France Conde Rey), en Ameriko (Aileen Martinez) kaj en la fora Azio (Ann Babe). Konkludiĝas per interveno de Anna Bartek kaj fina repliko de Vinko Oŝlak la debato pri abortigo. De la slovena filozofo Carlo Minnaja recenzas libron pri ateismo, dum verkon de Errico Malatesta (tradukita de Carlo Minnaja) recenzas Fernando Pita, kiu ankaŭ aŭtoras longan eseon pri la Praga Lingvistika Rondo. Kaj recenzo de Giorgio Silfer pri turka filmo premiita en Cannes rekondukas al la Mediteraneo.

La revuon "Literatura Foiro" posedas, eldonas kaj administras LF-koop en Svislando. Ĉefredaktoro: Perla Martinelli. Ĝi aperas ĉiun duan monaton kaj ĉiu numero ampleksas 64 paĝojn. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

(HeKo 703 9-B, 18 mar 19)



Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0166 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0581 s s 
  Total: 0.0747 s s