Esperanta Civito

KCE en 2018: sukcesoj kaj atingoj, sed ne financaj


La jaro 2018a alportis al Kultura Centro Esperantista sukcesojn kaj atingojn, sed la financa situacio restas fragila: apud bela kapitalo (la domo kaj la parcelo, kun asekuro kontraŭ incendio por pli ol okcent mil frankoj) preskaŭ mankas kontanto.

La kulturcentro ekspansiis en pluraj sektoroj. Unue, ĝi aĉetis la gazeton "Heroldo de Esperanto", kiu iĝis la monata informilo, regule aperanta je monata kadenco; la pago al LF-koop okazas po 150 frankoj monate, kaj la unua jaro estis komplete kovrita. Due, ĝi starigis partneran institucion en Afriko: Afrika Esperanto-Instituto aktivas aŭtonome, sed laŭ kunordigo de KCE, kies Asembleo estas vokita ratifi la koncernan interkonsenton. Trie, ĝi realigis interesan programon, kun valoraj partoprenantoj, precipe somere. Kvare, ĝi fortigis sian strukturon, interalie per sia ĉeesto en ALTE, danke al c-ino Lorena Bellotti.

Luigoj kaj donacoj tamen ne sufiĉis por ekvilibrigi la elspezojn, kaj la spezkalkulo 2018 prezentas modestan deficiton de milo da frankoj. KCE daŭre similas al tiu ludanto de monopolio, kiu riĉas pro nemoveblaĵo sed malriĉas pro kontanto, preskaŭ ne havas rezervon.

La Komitato estis renovigita (nova prezidanto: c-ino Perla Martinelli). Indus alelekti unu-du homojn.

[HeKo 706 5-B, 9 apr 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0505 s s 
  Total: 0.0649 s s