Esperanta Civito

Samsemajne pri LF en Budapeŝto kaj Rimino


Ĉi-semajne "Literatura Foiro" gastis en du jam tradiciaj kulturaj eventoj: la literatura kafejo de Fajszi Amika Rondo en Budapeŝto, 17 aprilo 2019, kaj la festivalo de Itala Esperanto-Junularo en Rimino, hieraŭ matene.

La unua, prizorgita de c-ino Anna Bartek, donis la okazon por retrospektiva ekskurso tra duona jarcento, ankaŭ danke al la afiŝoj de la ekspozicio organizita pro la arĝenta jubileo en 1994.

La dua estis diskutrondo el deko da gejunuloj, kiuj donis tre interesajn rimarkojn pri la revuo. Ekzemple, ne indus produkti virtuale ĝin, ĉar ĝia enhavo gardas freŝecon je distanco de monatoj kaj eĉ jaroj. Freŝeco signifas ankaŭ, ke oni emas relegi la artikolojn. Kio plej pozitive trafas la unuafojan leganton? La vasteco kaj diverseco de la enhavo, respondis pli ol unu. La rimarkoj estos trasdonitaj al la ĉefredaktorino. La diskuton (partoprenatan nur de ne italoj, kvankam ĝuste IEJ invitis) enkondukis c-ano Giorgio Silfer.

La ora jubileo de "La Patrolo" (koincida kun la kvindeka jarkolekto de LF) havos italan ĉefan etapon en Bolonjo, 19 majo 19, en ĉeesto de kvar Patrolanoj: Tazio Carlevaro, Carlo Minnaja, Nicolino Rossi kaj Giorgio Silfer.

[HeKo 707 4-B, 20 apr 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0118 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0572 s s 
  Total: 0.0690 s s