Rekorda nombro da vizitoj en nia retejo
La vizitoj en www.esperantio.net, kiuj de multaj monatoj atingas meznombre trimilon tage, enorme multiĝis en aprilo 2019: averaĝe preskaŭ po 14.000 tage.
Ne ligite al tiu sukceso, tamen tempe koincida, estas la konstruado de virtuala arkivo por la periodaĵoj kies redakcioj aliĝis al la Pakto. La unua el ili estas "Femina".
La intereso pri la retejo de la Esperanta Civito premias unuavice nian informadan strategion, kaj paralelas al la bezono koni detalojn pri la nova Esperantio, dum evidentiĝas la pravo de raŭmismaj analizoj pri la evoluo de la esperanto-mondo.
(HeKo 707 8-C, 30 apr 19)