Esperanta Civito

Patrola pokero sur ronda tablo pri literaturo


Multaj esperantlingvaj intelektuloj anoncis sian ĉeeston okaze de la festo honore al la ora jubileo de "La Patrolo" kaj al la kvindeka jarkolekto de "Literatura Foiro". La evento disvolviĝos en Bolonjo, 19 majo 2019,kaj artikiĝos en ronda tablo matene kaj celebra bankedo poste.

La rondan tablon, sub la prezido de Ivan Orsini, partoprenos Tazio Carlevaro, Carlo Minnaja, Nicolino Rossi kaj Giorgio Silfer. La kulturpolitikajn konkludojn resumos Perla Martinelli, ĉefredaktoro de "Literatura Foiro".

La kvar patrolanoj intervenos pri la sorto de la esperanto-literaturo en Italio. La ĝojo pro la enorma progreso dum la lastaj kvin jardekoj (kompare al la marĝena rolo de la italoj antaŭe) konfrontiĝos kun la perspektivoj de la venontaj jaroj. Aŭskultos internacia publiko, kun ĉeestoj el Francio, Hungario, Japanio, Svislando...

La sidejo de Bolonja Esperanto-Grupo, en strato Avesella 16, ne estas granda: se oni ne antaŭmendis sidlokon, nur kelkaj seĝoj ankoraŭ vakas.

(HeKo 707 9-B, 30 apr 19)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0998 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0720 s s 
  Total: 0.1718 s s