Esperanta Civito

Tri stabomodeloj en komparo: UEA, TEJO, la Esperanta Civito


Apud la libervola aktivularo, Esperantio konas tri modelojn de stabo: reference al la subjekto ni nomas ilin simple UEA, TEJO, Esperanta Civito.

UEA aplikas organizan filozofion bazitan sur hierarkia akso, kun la estraro pinte, la komitato intere kaj teritoriaj aŭ fakaj branĉoj sube. Paralele al tio ekzistas burokrata aparato: salajratoj sub iu direktoro, kiu mem responsas pri ili ĉe la estraro.

Principe TEJO aplikis la saman filozofion de UEA dum jardekoj. Mankis burokrata aparato, kaj ĝi apogis sin parte al tiu de UEA (ankaŭ pro la statuta dependeco) kaj grandparte sur siaj aktivuloj. En ĉi tiu jardeko ĝi komencis "dungi" volontulojn kaj oficistojn, ĉefe provizitajn de eŭropa servo, ĝenerale financatajn de eŭropaj fondusoj tra specifaj projektoj.

UEA nun frontas la problemon de la kostoj de sia burokrata aparato. Kiel raŭmistoj diris jam en la pasinta jarcento, la asocio similas al aŭtomobilo kiu konsumas preskaŭ la tutan benzinon nur por funkciigi la motoron, sed la radoj apenaŭ moviĝas. La rezulto estas ke, pli-malpli malfrue (eble jam tro malfrue) la oficistoj estos maldungendaj, por eviti la bankroton. La servoj tiam plu vivus danke al la libervola aktivularo plus volontuloj laŭ la skemo de TEJO.

TEJO travivas aliajn danĝerojn. Unue, la malstabileco de la estraro, kiu daŭras nur unujarajn mandatojn, kaj perdas membron averaĝe ĉiun trian monaton -- inkluzive de la prezidanto mem, post nur kvin. Lastatempe oni trafis la rekordon de unu demisio monate. Due, la kvalito de la "volontuloj": foje ili estas esperantistoj kiuj volontuliĝas, sed plej ofte temas pri gaĝoj kiuj nur volas establiĝi en Nederlando. Iuj efektive ellernas esperanton, eĉ eniras la estraron, sed baldaŭ eksiĝas entute. Trie, la fakto esti generacia societo: dueĝa klingo, ĉar pro aĝlimo (tamen altigita) oni evitas dumvivajn gvidantojn, sed samtempe la "turn over" estas multe pli rapida. Kaj la juneco mem kondukas al malstabileco, ĉar de unu tago al la alia la vivoplanoj povas tute ŝanĝiĝi. Kvare, TEJO devas strategie kongrui kun la programoj de la subvencianto; ne inverse.

Se TEJO (kaj UEA imitonta ĝian modelon) estus multe pli granda entrepreno, la aferoj eble funkcius en Roterdamo kiel en Hajfo. Tie la Bahaa centralo dungas centojn da "volontuloj" samtempe, estas sufiĉa tempomarĝeno por ke la forironto trejnu la alveninton, oni loĝas en pluretaĝaj domoj kiujn la centralo mem posedas kaj administras, oni butikumas en interna vendejo per la kuponoj donitaj de la centralo ktp: kvazaŭ granda monaĥejo (sen devigo pro la tri evangeliaj konsiloj, tamen). Sed ĉe TEJO kaj UEA oni estas longe for de tia realo.

La Esperanta Civito praktikas tute alian organizan filozofion. Ne ekzistas unu centralo, sed diversaj polusoj, el kiuj efektive la ĉefa en Svislando. Ne ekzistas burokratoj, sed buralistoj, kiuj plenumas taskojn hejme. Oni nete distingas inter homoj por internaj taskoj (ekzemple domflegado) kaj homoj por publikaj rilatoj (kiuj bezonas scipovi diplomatian lingvon pli ol esperanton mem). Neniu ricevas salajron, sed ne mankas adekvata gratifiko. Dum la nemoveblaĵoj de UEA ne produktas monon (krom la luado de TEJO mem, do hundo kiu mordas sian voston), tiuj en la konsorcio de la Esperanta Civito furaĝas konstante, per la luado fare de gaĝoj. Laste kaj ne fantaste, la homoj sentas sin motivitaj, ĝuste ĉar la gravajn projektojn kaj funkciojn ne plenumas ĝispensiaj burokratoj, sed jen unu jen alia el la paktintaj establoj.

La krizo de UEA (survoje al bankroto, laŭ Martin Schäffer kaj Mark Fettes) certe efikas negative al TEJO: kvazaŭ la senvaloriĝo de la brita pundo influus negative al la valuto de komonvelta partnero. La Esperanta Civito restas ekster tiu krizo. Ĉi tiu komparo ne celas altrudi modelon, nur meditigi.

(HeKo 708 3-A, 4 maj 19)

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0155 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0437 s s 
  Total: 0.0592 s s