Esperanta Civito

Eŭropa Tago 2019: unuafoje sen Britio


Hodiaŭ en Sibiu (aŭ Hermannstadt, Rumanio) la reprezentantoj de la EU-ŝtatoj kunvenis okaze de la Eŭropa Tago unuafoje sen Britio, kvankam jure ĉi-lasta ankoraŭ membras en Eŭropa Unio; fakte la britoj ankoraŭ elektos siajn deputitojn al la EU-Parlamento, post du semajnoj.

Kunveni en dudek sep anstataŭ dudek ok jam havas pli ol simbolan signifon. Sed la nombroj povas trompi: Britio gravas ekonomie kaj politike multe pli ol unu dudekono de EU. Nu, ĉio estas relativa: ja neniu rimarkis la rifuzon de Groenlando en 1985, kvankam ĝia surfaco egalis al tiu restanta en la Unio tiam. Ekde nun la malperfekta konfederacio de la eŭropanoj dependas de du polusoj (Berlino kaj Parizo) ĉirkaŭ kiuj gravitos multaj satelitoj. Laŭ kiuj orbitoj kaj trajektorioj, tion montros la venontaj jaroj.

La nuna jaro montris alion, eble pli gravan. En la krizo pro la brita secesio evidentiĝis ke la ĉefan rolon en EU ludas nek la Komisiono nek la Parlamento. Kiu gvidas la Union, tiu precipe estas la Konsilio. Se la Parlamento plej gravus, plej gravus ankaŭ la rekte reprezenta demokratio de la eŭropaj popoloj. Se la Komisiono plej gravus, plej gravus la instanco kiu teorie flegas la interesojnd e la Unio vidalvide al la membroŝtatoj. Sed ni komprenis definitive, ke la ĉefoj de la ekzekutivoj de la membroŝtatoj (kun la aldono de la franca prezidento, pro ties konstitucio) plej gravas por la gvido de la tuta organismo.

La stirilon havas la premieroj en siaj manoj. La perspektivo de aŭtenta federacio restas fora. Eŭropa Unio misevoluas kiel konfederacia klubo de membroŝtatoj. Pri tio ne kulpas la britoj mem, sed pri tio ni pli konscias danke al ilia secesio.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 708 8-E, 9 maj 19]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0413 s s 
  Total: 0.0550 s s