La Komitatoj de LF-koop kaj KCE kunvokitaj al Salo'.
Ĉiuj komitatanoj de LF-koop kaj KCE estos fizike en Salo' (Garda lago) venontsemajne, kaj tial ili kunvenos 22 majo 2019 en la koncernaj instancoj.
Samloke, inter la 23a kaj la 24a, kunvenos ankaŭ la Asembleoj de Esperanta Naturamikaro kaj de Esperanta PEN-Centro. Ĉiuj kvar dotitaj per propra nemoveblaĵo (propriete aŭ posede), ili konsistigas la kernon de la Forumo de la Esperanta Civito, almenaŭ en Eŭropo.
La konsorcio estas ekspansianta precipe ĉirkaŭ tiu kerno. La kunvenoj donos atenton ankaŭ al krizo de UEA, pro ĝia efiko en Esperantio. Tiu krizo pruvas ke raŭmismo pravas, kaj necesas administri tiun pravon kun multe da sagaco, ene de la novaĵoj el Esperantio.
[HeKo 709 1-B, 12 maj 19]