Esperanta Civito

Ora jubileo de "La Patrolo" celebrita en Bolonjo


Tazio Carlevaro, Carlo Minnaja, Giorgio Silfer celebris hodiaŭ en Bolonjo kun trideko da abonantoj kaj geamikoj la kvindekan datrevenon de la fondo de la literatura rondo "La Patrolo" (1969-79), kiu en 1970 fondis la revuon "Literatura Foiro", ankaŭ en sia kvindeka jarkolekto senpaŭze.

La celebrado konsistis el ronda tablo en la sidejo de Bolonja Esperanto-Grupo kaj el bankedo en restoracio de tiu itala grastronomia ĉefurbo. Ambaŭ programerojn gvidis la loka prezidanto, Ivan Orsini.

En la unua parto de la ora jubileo la tri patrolanoj kontribuis el diversaj vidpunktoj al prezento pri panoramo pri la stato de la esperanta kulturo en Italio, kun komparo kun 1969. Ankaŭ la publiko, per siaj demandoj, helpis al la enfokusigo de pluraj detaloj. La kulturpolitikajn konkludojn eltiris Perla Martinelli, nuna ĉefredaktorino de LF.

Legu pli en "Literatura Foiro"

(HeKo 709 4-B, 19 maj 19)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0565 s s 
  Total: 0.0701 s s