Esperanta Civito

Unua ronda tablo en la EEU-kongreso

Hieraŭ disvolviĝis la unua ronda tablo pri "Interkultura dialogo kaj komunikado", kadre de la 7a Eŭropa Esperanto-Kongreso: partoprenis du EU-parlamentaninoj, Margareta Handzlik kaj Ljudmila Novak, kaj eksa senatano de la Esperanta Civito, mag. Vinko Ošlak.

En sia prezento, s-ino Handzlik retrospektivis pri la lingva situacio en EU, rimarkante ke, kvankam la oficialaj lingvoj multiĝis al 27, la budĝeto pri interpretado kaj tradukado restis praktike la sama de post 2002. Ĝenerale, la tuta elspezo pro interpretado kaj tradukado en la EU-instancoj atingas unu procenton de la tuta EU-jarkalkulo. S-ino Handzlik enfazis la nesufiĉan konscion pri la lingva problemo en EU.

La dua (slovena) EU-parlamentanino, Ljudmila Novak, ankaŭ intervenis en esperanto, kiun ŝi lernis kaj praktikis dum la junaĝo, sed intertempe forgesis. Ŝi enfokusigis la perspektivon de intervenoj de Eŭropa Unio pri lingvopolitiko. Al rimarko de c-ano Giorgio Silfer, kiu atentigis ke lingvopolitiko estas specifa temo de la Konsilio de Eŭropo, ĉu EU intencas kunordigi siajn intervenojn kun la ĝisnuna sperto de KdE, aŭ simple reinventi la radon, s-ino Novak konfesis ke ŝi ne scias pri rilatoj inter EU kaj KdE.

C-ano Vinko Ošlak specife okupiĝis pri la rolo de lingvaj minoritatoj en EU, historie analizante la slovenan kazon en Karintio kaj la germanlingvan en Alta Slovenio. Laŭ li, la ŝtatoj mem "konstruas" lingvajn minoritatojn, uzante ilin kvazaŭ ostaĝoj en reciproka ĉantaĝo. Tio okazis inter Aŭstrio kaj Jugoslavio, dum samtempe kelkdeko da britoj, vivantaj en Karintio kaj transformintaj minejan vilaĝon al modela angla countryside, neniel perceptis sin lingva minoritato en Aŭstrio, nek Aŭstrio konsciis havi anglalingvan minoritaton en Karintio. Fine c-ano Ošlak referencis al la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj (kiun subskribis ankaŭ la Esperanta PEN), por emfazi ke la distingo fontas el la teritorieco: lingva komunumo (kun teritorio) estas traktata kiel lingva minoritato, dum lingva grupo (sen teritorio, kiel la enmigrintoj kaj la diasporoj, inkluzive de la esperanta) ne estas traktata kiel lingva minoritato.

La kongreso daŭras kun pliaj rondaj tabloj kaj distraj programeroj.

[HeKo 335 3-A, 30 jul 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0459 s s 
  Total: 0.0613 s s