Esperanta Civito

Agrabla naturamika ekskursaro apud kaj sur la Garda Lago


Malgraŭ la subita retiriĝo de la itala partnero (naturamika domo de Monto Baldo) kaj la sekva nuligo de la semajno pri oficinalaj plantoj, Esperanta Naturamikaro sukcesis organizi agrablan ekskursaron de la 20a ĝis la 23a de majo 2019 ĉe la Garda Lago, kun la partopreno de Esperantianoj el ses landoj kaj du kontinentoj.

La semajno komenciĝis per krozado al kaj de Sirmiono, kun vizito de la mezepoka vilaĝo kaj de la arkeologia areo, kun la ruinoj de impona vilao tradicie atribuita al la latina poeto Katulo. Sekvis arkitektura vizito de la burgo de Saloo kaj surmontaj ekskursetoj. La malfavoraj veterkondiĉoj stimulis al vizito de "Il Vittoriale", kies milita muzeo meditigis pri la sinteno de la homaro inter la du mondmilitoj.

La plej agrabla tago estis la hodiaŭa, kiam la malfruiĝanta printempo ŝosis al suna vetero, kaj sen. Marie-France Conde Rey malkovris sian kompetenton pri botaniko, danke al la ĉeesto de vasta sortimento de plantoj laŭ la lagobordo. Certe ŝi kapablos gvidi tutan naturamikan semajnon venontjare.

La aranĝon kronis la Asembleo de Esperanta Naturamikaro, la 23an vespere, sub la tagprezido de sen. Riichi Karibe.

(HeKo 709 6-B, 23 maj 19)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0118 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0549 s s