Esperanta Civito

La Kortumo reelektota en oktobro 2019

La renovigo de la arbitracia instanco (Kortumo) por la jarduo 2020-21 estis en la tagordo de la Forumo, kunvenanta en Salo'. Tamen la koncerna parlamenta branĉo decidis ke la plej antikva instanco de la Esperanta Civito, plenumanta la justican povon, estos renovigita perkoresponde fare de la Forumo en oktobro 2019.

La prokrasto ebligas la kandidatecon de nunaj kortumanoj okaze de la elektoj de la Senato, kunvokitaj por decembro. Tial ke la kandidatlistoj estas liverendaj ĝis la 30a de septembro je noktomezo (svisa horo), nur post tiu dato eblus konsideri eventualan demision de (vic)kortumano. Pormomente ne estas indiko pri ies nomo, en la koncernaj KoKuSoj.

Inter la taskoj de la Kortumo estas la kontrolo pri la valideco de la kandidatlistoj. Siavice la Forumo (pariteta branĉo de la Parlamento), kiu elektas la Kortumon, validigas la rezulton de la elektoj al la Senato, okaze de la inaŭgura parlamenta sesio.

[HeKo 710 2-C, 28 maj 19]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0181 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0674 s s 
  Total: 0.0855 s s