Esperanta Civito

Dua ronda tablo en la EEU-kongreso

Sub la gvido de Eva Barandovska-Frank la dua ronda tablo pri interkultura dialogo dum la Eŭropa Esperanto-Kongreso en Mariburgo proponis intervenojn de Sean O' Riain, Alex Kadar kaj François Lo Jacomo.

Prelegante pri "Esperanto por pliefikigi la Eŭropan Union" ambasadoro O' Riain ilustris la lastatempan proponon de Slovakio: diskuti EU-lingvopolitikon je interregistara nivelo. Li ankaŭ menciis la intervenon de Nobel-laŭreato Reinhard Selten okaze de la Naŭa de Majo, la kunvenon pri lingva diskriminacio organizita de la ALDE-grupo kaj ĵusan artikolon de "The Economist", ambaŭ en rilato kun la fama raporto Grin. Konklude, la prezidanto de EEU subtenis la tezon de la uzo de esperanto por plifortigo de la eŭropa identeco.

Alex Kadar el Parizo okupiĝis pri lingva justeco. Fine de lia prelego, c-ano Giorgio Silfer rimarkis ke jam de kvindeko da jaroj oni aplikas la reklamstrategion de Ivo Lapenna, celanta krei senton de malsekureco ĉe la kliento per la emfazo de tute nekonata problemo (la monda lingva) kaj resekurigante per la propono de la solvo. Diferenco estas ke antaŭe oni proponis esperanton, nun oni proponas lingvan diversecon. S-ro Kadar respondis ke efektive, per la Manifesto de Prago, UEA vidas en esperanto ne la solvon de la monda lingva problemo, sed la rimedon por helpi al lingva justeco. Alivorte: UEA fariĝis neregistara organizo celanta ne tiom la disvastigon de esperanto, kiom la utiligon de esperanto cele al "lingva demokratio".

François Lo Jacomo prelegis abstrakte pri la demando ĉu internacia lingvo havu kulturon, kaj post ioma precizigo de la terminoj li alvenis al jesa konkludo.

La kongreso daŭras per la Asembleo de EEU, plus turisma kaj kultura programo.

[HeKo 335 4-A, 31 jul 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0214 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0636 s s