Esperanta Civito

Dufronta batalo por la nova EU-Parlamento

La turmenta intertraktado pri la brita secesio instruis ke, el la tri ĉefaj instancoj de Eŭropa Unio (Komisiono, Parlamento, Konsilio), ĝuste la asembleo de la membroŝtataj gvidantoj plej gravas. Tion konfirmas la fakto ke la germana kancelierino kaj la franca prezidento komencis diskuti pri la estontaj EU-postenuloj ĝuste post la baloto de la 26a de majo, anstataŭ lasi tiun taskon al la parlamentaj grupestroj, kiel normale en reprezenta demokratio.

Tamen estus eraro pensi ke tiu baloto neniom influas la estontecon, same kiel estus eraro taksi ĝin influa kiel en vere federisma sistemo (ekzemple la svisa). La verdikto de la urnoj fakte havas du gravajn signifojn, politikan kaj financan.

Elektante tiom multe da "suverenistoj" (ne nur britojn, sed ankaŭ la francojn de Marine Le Pen kaj la italojn de Matteo Salvini), la eŭropanoj donis al tiuj partioj amason da rimedoj: enormaj salajroj por la deputitoj, bonegaj salajroj por iliaj stabanoj, senpaga infrastrukturo (kie bonŝance ne eblas labori semajnfine), financaj rimedoj. Unusola EU-deputito povus vivteni tutan partieton, en mediteranea lando: imagu tiom da deputitoj por la opozicio kontraŭ EU!

La nuna antieŭropismo rilatas al EU simile kiel la svedaj socialistoj al la burĝaro en la 1930aj: ne necesas detrui la (politikan aŭ klasan) malamikon, sufiĉas ekspluati ĝin. Laŭ tiu logiko, Le Pen kaj Salvini estas la unuaj kiuj ĝojas ke ili gajnis, sed ne supervenkis: aliaj gratu sin per la zorgoj de eŭropa administrado, dum ili fortigas siajn partiojn, por la sekva klopodo konkeri la povon en la respektivaj landoj (aŭ firmigi ĝin, se en Hungario).

Politike gravas, ke la uniemaj fortoj tamen ankoraŭ venkis, des pli ke la majoritato nun dependos ne nur de socialistoj kaj kristandemokratoj, sed grandparte ankaŭ de verduloj kaj liberaldemokratoj. Ĉi tiu parlamenta majoritato ricevis tamen la lastan ŝancon: ĝi plej responsas pri la strebo evoluigi la tutan strukturon al aŭtenta federismo. La batalo estos dufronta ĉar paradokse la nuntempa EU, regata de la Konsilio, estas pli proksima al la perspektivo de la suverenistoj ol al tiu de efika integriĝo.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 710 9-E, 1 jun 19]

C-ano Vinko Oŝlak komentarias:
Bedaurinde kelkaj samideanoj daŭre revas falsan esperon, ke EU solvos la problemon de la komunika justeco. La eraro venas el interŝanĝo de la proklamita kaj de la reala intencoj. Ankaŭ en Sovetunio ĉiuj lingvoj, kulturoj kaj naciecoj estis proklamitaj egalvaloraj kaj egalrajtaj, tamen la realo estis ĝuste mala de tio – kaj la imperio disfalis. Same en Jugoslavio ĉiuj naciecoj, kulturoj kaj lingvoj estis proklamitaj egalvaloraj kaj egalrajtaj – sed ve, se iu deputito en Belgrado tiun proklamitan principon uzis kaj komencis paroli en la slovena. Ankaŭ tiu imperio disfalis.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0416 s s 
  Total: 0.0560 s s