Esperanta Civito

Post dek ses jaroj aprobita la propono de Anatolo

Jam en 2003 sen. Anatolo Gonĉarov proponis leĝon por normigi la ricevon de donacoj fare de la Civitaj reprezentantoj. Lian proponon forte kontraŭis la Blanka grupestrino (sen. Nelly Holevitch) kaj ŝin apogis parto de la Verdanoj (sen. Ljubomir Trifonĉovski). La Senato konfidis al ili ambaŭ la taskon studi la problemon kun tria kolegino, sen. Perla Martinelli, sed la komisiono neniam plenumis sian taskon.

Ne estis tute klaraj la motivoj de tiu rezistado kontraŭ la propono. Eble oni timis ke donacoj al paktintoj povus esti "konfiskitaj", sed neniel temis pri paktintoj, nur pri la oficialaj reprezentantoj de la Esperanta Civito (la Konsulo kaj liaj delegitoj). Plej grave, restis la granda risko ke tiuj reprezentantoj ricevas monon, donace aŭ legace, sed ne transdonas ĝin al la esperanta popolo, pro manko de adekvata normo.

La kreskanta kapitalo el nemoveblaĵoj ene de la konsorcio persvadis la parlamentanojn el ambaŭ grupoj reproponi la normon, kiu facile trapasis la senatokonsulton kaj senmodife fariĝis leĝo per la aprobo de la Senato, 24 majo 2019: Lex Anatolia. Nun, okaze de donaco aŭ legaco, oni povas indiki la nomon de la Konsulo aŭ lia delegito: pro la ĵus aprobita leĝo li ne povas trakti la sumon kiel privataĵon.

Plia garantio estas en la fakto ke, kvankam nur la Konsulo sufiĉas por nomumi reprezentanton de la Civito, la tuta Kapitulo estas vokita decidi pri la celo de eventuala donaco aŭ legaco liverita al tiu reprezentanto.

[HeKo 711 2-C, 1 jun 19]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0168 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0612 s s