Esperanta Civito

EEU kongresos pli ofte

Ekde nun ĉiun duan jaron okazos la Eŭropa Esperanto-Kongreso, kaj venontfoje en Herzberg (Germanio), la sola urbo kiu invitis (kvankam neniu hercbergano ĉeestas en Mariburgo). Jen la plej grava decido de la Asembleo de EEU, konsistanta el la delegitoj de la landaj asocioj.

EEU fakte ne havas individuajn, sed nur kolektivajn membrojn. Ĝis nun aliĝis 27 landaj asocioj: mankas Cipro (kie ne ekzistas asocio), Bulgario, Estonio kaj Rumanio. En ordo kun la kotizoj (po 0,25 eŭroj laŭ membro) estas 15 landaj asocioj, kiuj fakte ĉeestis la Asembleon, prezidatan de Sean O'Riain, nome: aŭstra, belga, brita, dana, finnlanda, franca, germana, hispana, hungara, irlanda, itala, latva, nederlanda, slovaka, sveda; aldone ĉeestis pola, portugala kaj slovena.

La Asembleo estis memreferenca: ĝi pritraktis internajn temojn kaj apenaŭ tuŝis strategiajn demandojn. Finance EEU estas ekvilibra, kun dekmilo da eŭroj minuse kaj sama dekmilo pluse, el kiuj duono el donaco de japana mecenato: oni povas diri ke, sen Japanio, Eŭropo riskus droni... Tamen ĉi-jare Eŭropa Unio (tra la programo "Eŭropo por civitanoj") subvenciis la kongreson per 24.000 eŭroj, el kiuj iomo restos kiel profito por EEU. Inter la elspezoj 2006 estas menciindaj la kostoj pro la honorarioj de du kunlaborantoj (kiuj produktis Eŭropan Bultenon), pro la lumdisko "Esperanto elektronike" disdonita al EU-parlamentanoj, kaj pro la produktado de la filmo "Kia povus esti Eŭropo". Ĉi-lasta estas projekto de reklamfilmo, turnita dum UK en Florenco, IJK en Sarajevo kaj en hungara vilaĝo (kie estas envolvita ankaŭ c-ano Istvàn Nemere).

Strategian demandon levis nur la UFE-delegito, Alex Kadar, pri la rilatoj inter EEU kaj UEA. Laŭ respondo de Zlatko Tiŝljar, sekretario, EEU transprenis taskojn kiel la preparon de afiŝo okaze de la Lingvo-Tago (26a de septembro), sed ĝi estas nek eŭropa komisiono de UEA nek eŭropisma faka asocio de UEA. Neniu rimarkis ke en UEA la EU-agado estas skeptike konsiderata, precipe pro negativa sinteno kontraŭ Eŭropa Unio (unuavice fare de la ĝisnuna prezidanto, Renato Corsetti).

La Eŭropa Esperanto-Kongreso en Mariburgo finiĝos post tri tagoj.

[HeKo 335 5-A, 31 jul 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0183 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0477 s s 
  Total: 0.0660 s s