Esperanta Civito

Teatro Espero aĝas kvaronan jarcenton

Neimageble... tamen vere! Unupersona esperanto-teatro "Espero" de c-ano Jerzy Fornal en Varsovio funkcias jam 25 jarojn. Dum tiu periodo TEV prezentis 17 monodramojn en Pollando, kie ĝi fondiĝis en 1982, sed ankaŭ vaste en la mondo: pluraj landoj de Eŭropo, Argentino, Brazilo, Israelo, Japanio kaj Sovetio; ludinte dum kongresoj, konferencoj kaj en klubejoj.

La repertuaro de la teatro estas tre vasta. En kelkaj teatraĵoj la aktoro personigas grandajn artistojn kaj sciencistojn kiel Zamenhof, Mozart, Einstein, Grabowski. En aliaj li spegulas gravajn soci-historiajn eventojn, kiel epokŝanĝajn revoluciojn, kaj aliajn esence gravajn soci-ekologiajn problemojn. Kelkaj traktas la esperanto-komunaĵon, laŭ satire "oblikva spegulo". Aliaj ĝojigas per varieteaj prezentoj. Ili estas bazitaj je prozo, poezio tradukitaj al esperanto el diversaj lingvoj, sed ankaŭ je originalaĵoj esperantaj. Ĉiuj inkluzivas pantomiman arton kaj konforman valoran muzikon.

La gamo de verkistoj, je kies verkoj baziĝas la spektakloj, estas tre varia kaj abunda. Komenciĝante de mondfamaj kiel Harry Martinson Nobel-premiito, kies poemaro "Aniara" estis tradukita de William Auld kaj Bertil Nilson, poezio de pluraj diverslandaj poetoj en bonega traduko de Hilda Drezen, Petras Ĉelauskas, Fernando Diego, Kris Long k.a. Parto estas bazita je originala dramverkaro de L. Zamenhof, Emilija Lapenna. Por Jerzy speciale monodramojn verkis: Gunnar Gällmo, Harold Brown kaj Zofia Banet-Fornalowa.

 La temaro de monodramoj ĉiam enhavas iun mesaĝon, vehiklas sociajn problemojn akordajn al idearo de esperanto, kiel batalo por paco kaj justo. Kelkaj, kiel supre dirite rilatas grandajn personecojn, foje aliajn homojn, kiuj ne kapablas akordiĝi al regantaj soci-politikaj cirkonstancoj, idealistojn, kiuj restas ekster la "organizita civilizita" socio.

Dum sia kvaronjarcenta aktivado teatro "Espero" prezentis centojn da spektakloj. Nur en sia konstanta teatrejo Muzeo de Azio kaj Pacifiko – Artgalerio "Nusantara", dum lastaj 15 jaroj prezentis 150 spektaklojn. Al 10 spektakloj estas prilaboritaj konformaj broŝuroj enhavantaj scenariojn, recenzojn kaj fotojn. Komence de ĉiu sezono la spektantaro ricevas planon; liston de repertuaro por la kuranta sezono.

La teatron gvidas c-ino Zofia Banet-Fornalowa, kiu antaŭas ĉiun spektaklon per konforma prelego, aŭdigante ankaŭ enkondukojn al ili. Akompane al teatro "Espero" la gvidantino diskonigas scion, historion pri nia teatro per artikoloj en la gazetarro: "Monato", "Heroldo de Esperanto", "Literatura Foiro", "Fonto", "Pola Esperantisto" k.a. Dum kelkaj jaroj en Heroldo ŝi gvidis konstantan rubrikon pri teatro.

Bedaŭrinde pro diversaj kaŭzoj primovadaj kaj ĝenerale dirite civilizaj la tempoj ne estas favoraj al esperanto-teatro. Mankas sufiĉa apogo flanke de la Movado kaj de ŝtataj instancoj. La publiko ĉiam pli ŝrumpiĝas. Mankas volontuloj por daŭrigo de teatra kulturo. Malgraŭ tio ne eblas forlasi aretojn de fidelaj teatroŝatantoj. Tion konsiderante teatro "Espero", apogata de sia gastiganto dir. ambasadoro Andrzej Wawrzyniak, en junaĝo fervora esperantisto, kaj ankaŭ de la amika personaro de Artgalerio "Nusantara" kun estro Marian Majka surfronte, decidis daŭrigi la aktivadon.

La 3-an de septembro TEV intencas lanĉi laŭvican 26an sezonon, ĉar ja la teatro devas ludi ĝis la fino de l' mondo plus unu tagon pli.... TEV do provos komenci kaj laŭ eblecoj daŭrigi teatran aktivadon.. Ĉiuj esperantistoj preterpasantaj Varsovion estas elkore invititaj viziti la teatron. La spektakloj okazas ĉiun unuan lundon de l' monato je 17h00. La antaǔanta prelego estas aŭdigata je la 16h00.

Teatro Espero Varsovio partoprenis en la promulgado de la Konstitucio en 2001 kaj aliĝis al la Pakto por la Esperanta Civito.

[HeKo 335 6-B, 1 aŭg 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0740 s s 
  Total: 0.0883 s s