Esperanta Civito

Ne legitimas lingvotestado per skajpo


Kultura Centro Esperantista interpelaciis la Kapitulon pere de sia parlamentano, ĉu oni rajtas ekzameni laŭ LTSEC (LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito) per skajpo, almenaŭ parte. Jen la respondo.

Responde al la interpelacio de KCE-forumano: direktivo Muhlemann preskribas la fizikan ĉeeston kaj de la ekzamenantoj kaj de la ekzamenato; tial ne legitimas la lingvotestado per skajpo. Do la respondo estas tute negativa.

La fakto ke UEA, funkcianta kvazaŭ eksterlanda giĉeto de la ŝtata lingvotesta centro en Budapeŝto, lastatempe ekzamenas per skajpo, estas privata malnormalaĵo, kiu aldoniĝas al aliaj ĉe UEA-Budapeŝto, kiel la manko de tri el ses niveloj. Espereble nian lingvon ne trafos plia skandalo en Hungario, post tiu pro defraŭdo de ekzamenoj kiu trafis ITKon en 2013:

http://www.esperantio.net/index.php?id=2261

La malnormalaĵoj ĉe UEA/Edukado.net neniom koncernas la lingvotestadon tra KCE (komisiita de la Esperanta Civito).

Giorgio Silfer, Konsulo / Marie-France Conde Rey, vickonsulo pri klerigado

(HeKo 712 9-C, 3 jul 19)

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0485 s s 
  Total: 0.0635 s s