Esperanta Civito

Projekto Nurenbergo atingas la trian eksperimenton


Disvolviĝos ĉi-semajne ĉe Kultura Centro Esperantista la tria eksperimenta kurso pri tradukarto, sub la gvido de d-ino Perla Martinelli. Partoprenos tradukemuloj el la tri ĉefaj lingvaj areoj de Svislando, kvankam neniu el ili estas sviso aŭ loĝas tie: la kurso estas centprocente transnacia.

Per ĉi tiu tria kurso fermiĝas la unua fazo de Projekto Nurenbergo, lanĉita de la Esperanta Civito kun la celo starigi centron por la trejnado de tradukistoj, unuavice en beletra kampo. En la projekto gravas iniciati novajn tradukojn, kiel okazis kun la teatro de Samuel Beckett pasintjare; sed pli gravas esplori la detalojn kiuj povas konduki al la kreo de esperanto-branĉo kuplita al ekstera renoma lernejo en Svislando.

Unu el la rezultoj de la eksperimentado estas eta trezoro de spertoj kaj konsiloj utilaj por tradukado. Parte la temaro estis kaj estos pritraktata en "Literatura Foiro". Kaj nature, danke al ĉi tiuj kursoj pluraj personoj, kiel c-ino Marie-France Conde Rey kaj c-ano Giuseppe Pranzo Zaccaria, altigis sian kompetenton en la fako.

[HeKo 713 2-C, 7 jul 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0580 s s