Esperanta Civito

Borsa analizo de Esperantio: junio-julio 2019


Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari legacon aŭ donacon.

UEA  998,04 -- je minus 20%. La ruinon de la titolo (unuafoje sub mil, kun perdo de pli ol du trionoj de sia valoro dum la lastaj tri jaroj) kaŭzis la raporto de prezidanto Fettes al la Komitato: praktike senkondiĉa kapitulaco de la Asocio, kun fordonaco de la biblioteko, fermo de la libroservo, nur unu plentempa dungito en Roterdamo, kapitalo falinta al 400.000 eŭroj kaj plu falonta pro la deficitoj de 2018, 2019 kaj 2020. Ni ne estas ankoraŭ je la bankroto (pri kiu responsus la tuta gvidantaro de UEA dum la lastaj dudek jaroj: Ans Bakker, Buller, Corsetti, Dasgupta, Fettes, ktp ĝis Schäffer), sed ne multo mankas, bedaŭrinde.

TEJO 213,20 -- je minus 4,5%. La perspektivo pri la nova estraro kaj la struktura deficito plej negative influas, same kiel la ankoraŭ troa kupliteco al la bankrotanta UEA. Espereble la kongresoj (kaj UK kaj IJK) redonos iom da elano, almenaŭ psikologie.

FPEF 336,04 -- je plus 1%. Pro Esperanto likvidis kelkjaran ŝuldon kaj fortikigis sian bazon. Pli kaj pli konsista estas la perspektivo pri la aĉeto de plia domo en 2020. Pro la Senataj elektoj daŭras iom da malcerteco.

KCE 1.007,07 -- je plus 0,58. La financoj de Kultura Centro Esperantista restas sanaj sed fragilaj rilate la moveblan kapitalon. Tamen la situacio de UEA tiel malboniĝis, ke unuafoje KCE superas ĝin laŭ valoro. Ja la nemoveblaĵoj en Roterdamo valoras malpli ol la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono.

LF-koop 225,36 -- je minus 0,44. Kooperativo de Literatura Foiro multe elspezis lastatempe, pro investoj en la librofako kaj la bendofako. Samtempe la revuo atingis nesupereblan prestiĝon, malgraŭ kampanjeto favore al la konkurenco, ĝuste kiam tiu konkurenco ne estas plu subtenebla de la UEA-medio.

PEN 193,79 -- je nulo%, malgraŭ voĉoj pri komisio fare de Unesko.

La financa katastrofo ŝvebas super la tradiciaj movadoj. Aliflanke estas interese, ke kaj UEA, kaj TEJO, kaj SAT-Amikaro havas ankoraŭ rimarkindan kapitalan rezervon. Se la konsolidita bilanco ene de la Pakto havus tioman rezervon sume en kontanto, la Esperanta Civito estus jam agnoskita kiel subjekto de internacia juro. Rimarkinde: la nuna prokuristo de Pro Esperanto jam komence de la nuna jarcento antaŭvidis la sinkon de UEA ĉirkaŭ 2020; la prognozon li faris surbaze de la meza aĝo de la membraro, kio influus la perdon de mono, kaj de la Centra Oficejo, kiel benzinvora motoro tamen ne movanta aŭtomobilon. Nun montriĝas ke dum multaj jaroj la membraro estis trompata, pro la kosmetika prezento de la financa stato, kiu igis nur latenta la konstantan, strukturan deficiton.

[HeKo 713 8-C, 17 jul 19]


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0162 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0387 s s 
  Total: 0.0549 s s