Esperanta Civito

Agnoski la esperantistaron viktimo de Holokaŭsto


Rimarkinda procento de la populacio en la provinca ĉefurbo proksima al la TEJO-kongresejo, Liptovsky Mikulaŝ, estis hebrea ĝis la dua mondmilito. Same alta estas kaj restas la procento de roŭmoj en Slovakio. Hodiaŭ liturgie senutila post la ekstermo de la hebreoj fare de la Tria Regno, la granda kaj stile interesa sinagogo de Mikulaŝo funkcias kiel kulturcentro.

Ŝoao kaj porajmoso trovis komunan celebran momenton hodiaŭ, en ĉeesto de la urbestro kaj kun la partopreno de vasta publiko. Interalie tri personoj kiuj parolas esperanton: loka ĉiĉeronino, inĝ. Dorina Hofereková, d-ino Perla Martinelli kaj prof. Giorgio Silfer. La celebrado inkluzivis rimarkinde valoran spektaklon en kantoj kaj dancoj.

"Dum longa tempo la holokaŭsto de la cigana diasporo ne estis adekvate konsiderata. Ankoraŭ nun mankas tia agnosko por aliaj medioj viktimaj de la nazioj: ekzemple la esperantlingva diasporo" komentariis la Konsulo de la Esperanta Civito. "Tiu historia agnosko estu unu el la taskoj de la Esperantianoj" li konkludis.

La preciza memortago de porajmoso estas la 2a de aŭgusto.

[HeKo 715 4-C, 1 aŭg 19]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0452 s s 
  Total: 0.0591 s s