Esperanta Civito

Heroldo 2299 fidele raportas pri la nuna Esperantio


"Heroldo de Esperanto" ne plu raportas detale pri la Universala Kongreso, male al la eldona epoko de LF-koop; sed ĝi akurate kaj fidele informas pri la evoluo de Esperantio, ankaŭ lige kun UK.

En la numero 2299 (aŭgusto 2019) oni trovas ĝisdatajn dokumentojn pri la krizo de la plej grava movado (UEA) kaj pri la progreso de "la alia vizaĝo de la Luno". Multon, kiu perdiĝas post efemera afiŝado en retejo, HdE savas por la historia arkivo, selektante la vere gravan inter centoj da novaĵoj.

Kompreneble la akcento iras al Kultura Centro Esperantista, kiu posedas la gazeton, kaj al la iniciatoj kadre de la Pakto por la Esperanta Civito. Rimarkindaj estas la informoj pri la renkonto de la delegacioj de TEJO kaj de la Esperanta Civito, 30 julio 2019.

Provekzemplero de la monata periodaĵo estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 715 7-B, 6 aŭg 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0452 s s 
  Total: 0.0592 s s