Esperanta Civito

CDELI pretas akcepti la historian arkivon de UEA


La arkivestro de CDELI, s-ro Claude Gacond, formale proponis la urban bibliotekon de Ĉaŭdefono kiel deponejon por la historia arkivo de Universala Esperanto-Asocio, kiun Roterdamo volus fordonaci, kune kun la asocia biblioteko. La kandidatiĝo okazis per letero al la prezidanto de UEA, prof. Duncan Charters.

La propono koincidas kun la argumentado de sen. Marie-France Conde Rey, vickonsulo pri klerigado. En CDELI mem oni eĉ ne sciis pri la intencoj de Roterdamo, antaŭ la sugesto publike lanĉita fare de sen. Conde Rey.

"Centre de documentation et d'étude sur la langue internationale" ne estas specife esperanta institucio: ĝi arigas kolektojn kaj dokumentaron en ĉiu interlingvo -- tial en la estraro sidas Occidentalisto. Tamen ankaŭ Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno larĝigis sian agadon al planlingvoj, kaj ĝia direktoro eĉ ne parolas esperanton (li direktas du muzeojn paralele).

[HeKo 716 7-A, 23 aŭg 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0392 s s 
  Total: 0.0543 s s