Esperanta Civito

La Kapitulo kunvokita al Angulemo

La Konsulo kunvokis la Kapitulon al Angulemo, ĉe la vickonsulo pri klerigado, por la 11a de septembro 2019, posttagmeze.

La tagordo enfokusigas la elektojn por la Senato, okazontajn ĉi-aŭtune, kun skrutinio la 15an de decembro. Ĝis nun estas certe ke konkuros almenaŭ du kandidatlistoj (Blanka kaj Verda).

Temas ankau pri la du enketaj referendumoj, kies demandon la Kapitulo definitive formulos nun. Jen la propono:

1) La esprimo "ĉaŭ!" (etimologio: ciao (itala) <--- sclavus (latina) = servanto via, konsideru min je via servo), internacie uzata radiko, estas pli kaj pli ofta inter Esperantianoj. Ĉu vi konsentus, ke "Ĉaŭ!" havu la specifan signifon: "Saluton, civitan(in)o"? JES / NE

2) Tutmonda Esperantista Junulara Organizo estas la sola generacia establo, kie membras gejunuloj ĝis la 35a aĝ-jaro. Ĉu vi konsentus, ke ĉiu persono sub tiu aĝo, havanta la esperantan civitanecon, estu aŭtomate membro de TEJO (sed ne de UEA) en la senpaga kategorio "Juna Amiko de Esperanto"? JES / NE

Ĉar temas pri enketaj referendumoj, la Kapitulo nek bezonas nek devas sin esprimi pri la respondo. Eventuale la ĉefkandidatoj povos tion fari nome de la konkurantaj listoj.

[HeKo 716 6-B, 22 aŭg 19]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0120 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0418 s s 
  Total: 0.0539 s s