Esperanta Civito

Kial precize nun iuj atakas la TEJO-estraron

"La informo pri nia membronombro ne estas publika, ĉefe ĉar eksteraj rilatoj estas prioritato. Se oni scius la membronombron de TEJO kaj respondus senkonscie ekstermovade, tio povus krei grandajn problemojn al nia organizo. Por eviti misdirojn pri tiu temo, estas plejbone ke tiu informo restu nun nekonata." Tiel s-ro Michael Boris Mandirola, tiam prezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, respondis 18 septembro 2016 al sia kolego Pawel Fischer-Kotowski, tiama TEJO-komitatano identigebla kiel akolito de s-ro Osmo Buller.

Ĉi tiu linio de granda rezerviteco koliziis kun hieraŭa artikolo de nordeŭropa skandalgazeto, formale sendependa sed efektive bullerisma. Tie ĵus aperis detala statistiko kaj precizaj nombroj, kiujn la redakcio senĝene akiris el la Centra Oficejo de la Universala Asocio (kiom da umbilikaj epitetoj): evidente <ĵurnalisto>atingas pli da informoj ol TEJO-komitatanoj mem...

La publikigita statistiko montras triciferajn nombrojn rilate la individuajn membrojn, kaj modeste kvarciferajn rilate la asociajn. La IM-kvanto restus, kiel kutime, iom sub 10% de la tuta universala membraro, se intertempe la TEJO-aĝo ne altiĝus.

Kio surprizas en la artikolo estas la kurioza informo ke TEJO estus deklarinta, cele al (la konservado de) eksteraj subvencioj, la fantazian kvanton de 25.000 anoj, eĉ multe pli altan ol necese, do des pli naive.

Eblas misinterpreto pri la postulo de la EU-instanco, nome 25.000 estus la gejunuloj interesataj de la TEJO-aktiveco (do la "TEJO-merkato"), kaj ne referencus nur al kotizantoj. Efektive, se la nombroj en Duolingo kaj lernu.net ne estas blufo, tiuj kvin legioj da TEJO-anoj povas kongrui kun la realo.

Tamen bulleristoj-kamaĉistoj tuj ekbruis pri trompo kaj eĉ fraŭdo. Kial tia atako ĝuste nun, precize tri jarojn post la respondo de prezidanto (nun prezidinto) Mandirola? La plej simpla ekspliko estas ke, malantaŭ la atakantoj, situas homo(j) efektive kulpa(j) pro trompo, sed ne kontraŭ gaĝoj: (i)li mensogadis dum jaroj al esperantistoj pri la reala stato de la UEA-financoj. Ke la kontraŭulo aspektas ĉantaĝebla, konvenas al tiu(j) kiu(j) mem estus denuncebla(j).

[HeKo 717 4-A, 3 sep 19]

Juristo komentarias:
La eventuale falsa deklaro pri TEJO-anaro ne estas delikto de fraŭdo, krom se TEJO uzis la ricevitajn subvenciojn por aliaj celoj ol la aprobitaj de la subvenciinto. Tial TEJO ne riskas, ke oni repostulu monon de ĝi, spite al la esperoj de kelkaj legantoj de la nordeŭropa skandalisma retgazeto. Eblas la risko, ke TEJO ne plu ricevos subvencio(j)n de la koncerna instanco.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0577 s s