Esperanta Civito

Fakaj asocioj ekster la Universala kaj la Tutmonda

Dum la lastaj du jardekoj pli kaj pli da fakaj asocioj aliĝis al la Pakto por la Esperanta Civito, kaj ne havas kontakton kun la Universala en Roterdamo kaj la Tutmonda en Parizo.

Specife ligita al la tiama laborista movado estis la naturamikoj de TANEF, kun propra gazeto "La migranto". La movado sin mortigis en Nederlando, sed du jarojn poste (2010) en Hispanio estis fondita Esperanta Naturamikaro, kiu tuj aliĝis al la Pakto kaj ekde 2017 estas plena membro de Naturfreunde International. Kaj kun SAT kaj kun UEA pendas demando: ili ricevis la kapitalon de TANEF, kaj ili retenas ĝin.

Jam de 1991 la profesia verkistaro de Esperantio havas propran asocion: Esperanta PEN-Centro, kiun PEN International akceptis en 1993. En tiu tempo la Universala havis verkemulan asocion: EVA, kiu tamen en 2008 transformiĝis al Akademio, kaj tiam ekvegetis. Male, la Esperanta PEN mem iniciatis la Pakton en 1998, kaj ĝi estas tre aktiva, sen rilatoj kun Roterdamo.

Kultura Centro Esperantista naskiĝis en 1968, kaj havis nur sporadajn rilatojn kun aliaj tegmentaj organizoj: eble kun la Tutmonda pli ol kun la Universala. Ĝi aliĝis de la komenco al la Pakto, kaj en 2007 al Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo. Roterdamo imitis ĝin, tuj petante aliĝon al ALTE. Kio simple signifas ke en Nederlando mankas inkludemo, sed regas ekskludemo: kial la Universala neniam klopodis interkonsenti kun KCE, sed nur konkurenci (eĉ per kalumnioj)?

Ideala tegmento por Feminisma Esperanta Movado estus la Tutmonda; sed Parizo (precipe danke al antverpenano) sukcesis tuj forigi la feministinojn, kiuj eksiĝis de SAT en 2004, la sama jaro de la fondo. Nu, danke al la Esperanta Civito ankaŭ FEM prosperas.

La Civito subsiduas al siaj establoj: ne hazarde, post la lanĉo de la Pakto (1998), la supraj akiris propran domon, kiu garantias ilian financan estontecon. Kion la Universala kaj la Tutmonda donas al la siaj?

[HeKo 717 7-A, 9 sep 19]

Gloso de la redakcio: Ankau TEJO estas "tutmonda", sed por ĝi pli taŭgas la epiteto "la Junulara".

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0157 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0597 s s