Esperanta Civito

KALiFo kunvenis en Francio

La Administra Komitato de LF-koop (KALiFo) kunvenis hieraŭ en Francio, sub la prezido de sen. Marie-France Conde Rey, kun skajpa partopreno de sen. Anna Bartek, kio garantiis la kvorumon.

KALiFo ekzamenis la staton de la produktado, ĝojante pro la akurata kaj enhave valora organo "Literatura Foiro", ĉefredaktata de c-ino Perla Martinelli kaj presata en Bulgario. La gazetfako okupiĝas ankaŭ pri subteno al "Heroldo de Esperanto", kiun Kultura Centro Esperantista aĉetis kaj pagas pomonate, tute akurate. Estis ankaŭ donita la verda lumo al nova eldona projekto, kiu koncernas ankaŭ alian eldonejon.

Pli malrapide progresas la produktado en aliaj branĉoj, specife la librofako kaj la bendofako. La sperto de la librofako en Meksiko malstimulas al investado en Ameriko. Siavice la bendofako forte malfruas pro aŭtor-rajtaj problemoj: tial, post la ĵusa "Kanti klasike", ne plu okazos multobligado de kompaktaj diskoj en Italio.

La proprieto de plia apartamento en Ĉaŭdefono, atribuita al Feminisma Esperanta Movado kadre de la kooperativo, kaŭzis analizon pri la nuna konsisto de la kooperativa membraro. KALiFo decidis entrepreni larĝigon de la membraro, kongrue ankaŭ al malaltigo de la meza aĝo kaj al administra fidindeco. Oni lokalizas novajn kooperontojn, al kiuj la prezidanto sendos inviton aliĝi.

[HeKo 717 9-B, 12 sep 19]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0406 s s 
  Total: 0.0550 s s